Kovaĉica
Kovaĉica, serbe Ковачица, slave Kovačica, hungare Antalfalva, rumane Covăciţa, germane Kowatschitza estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato. Ankoraŭ 7 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- Areo: 40 km²
- Alto super Marnivelo: 140 m
- Loĝantaro: 6760
- Poŝtkodo: 26210
- Telefonprefikso: 13
- Aŭtokodo: PA
Situo
Kovaĉica situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zrenjanin-Panĉevo, Timiş preterfluas. La lasta urbo troviĝas 27, Beogrado 47 km-ojn for.
Historio
En 1750 la loko estis neloĝata, sed post unu jaro limgardistoj alvenis. La limgarda zono inter 1767-1872 funkciis. Slovakoj alvenis en 1801. Ŝajne vilaĝo formiĝis en 1802. Multe mortis pro ĥolero en 1849 kaj en 1893. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Antalfalva, kies distriktejo estis. Poste ĝi apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Kovaĉica 6764 da homoj, (slovakoj 5697 (84 %), serboj 558 (8 %), ciganoj 145 (2 %), hungaroj 34 kaj aliaj).
Vidindaĵoj
Famuloj
En la iama Antalfalva naskiĝis hungara ministro Jenő Szöllősi.