Koĵikata acido
Koĵikata acido | ||
Kemia formulo | ||
Koĵikata acido | ||
Blankaj kristaloj de koĵikata acido. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
CAS-numero-kodo | 501-30-4 | |
ChemSpider kodo | 3708 | |
PubChem-kodo | 3840 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka aŭ kremkolora solidaĵo[1] | |
Molmaso | 142,11124 g mol−1 | |
Denseco | 1,542 g/cm−3[2] | |
Fandpunkto | 154°C [3] | |
Bolpunkto | 401,7°C [4] | |
Refrakta indico | 1,4434 | |
Acideco (pKa) | 7,9 | |
Ekflama temperaturo | 179,9°C[2] | |
Solvebleco | Akvo:25 g/L[5] Solvebla en DMSO kaj metanolo. | |
Mortiga dozo (LD50) | 1800 mg/kg (buŝe) [6] | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H351 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P280, P308+313 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Koĵikata acido aŭ koĵikata acido estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la natria hidroksido kaj 2-Metokso-5-kloro-4-pirono. Ĝi estas blanka aŭ kremkolora solidaĵo, solvebla en akvo, DMSO kaj metanolo. Koĵikata acido posedas 6 karbonatomojn, 6 hidrogenatomojn kaj 4 oksigenatomojn. Koĵikata acido uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj aromataĵoj.
Ĝi estas derivaĵo de 4-pirono kiu funkcias en la naturo kiel kelatagento produktata de pluraj specioj de fungoj, precipe Aspergillus oryzae, kiu havas la japanan komunnomon koĵi. Koĵikata acido estas kromprodukto en la fermentadprocezo de malta rizo, por uzo en la fabrikado de sakeo, la japana rizvino. Ĝi estas milda inhibanto de la formado de pigmento en plantaj kaj bestaj histoj, kaj estas uzata en manĝaĵoj kaj kosmetikaĵoj por konservi aŭ ŝanĝi la kolorojn de substancoj. Ĝi formas klarruĝan komplekson kun feraj jonoj.
Koĵikata acido povas esti uzata sur tranĉitaj fruktoj por malhelpi oksidivan bruniĝon, en marmanĝaĵoj por konservi rozkolorajn kaj ruĝajn kolorojn, kaj en kosmetikaĵoj por blankigi la haŭton. Kiel ekzemplo de ĉi-lasta, ĝi estas uzata por trakti haŭtajn malsanojn kiel melasmo. Koĵikata acido ankaŭ havas kontraŭbakteriajn kaj kontraŭfungajn ecojn. La kunkristaloj de koĵikata cido kun kvercetino estas konsiderataj havi duoble pli bonan citotoksan agadon sur homaj utercervikaj kancerĉeloj (HeLa) kaj homaj kolonkancero-ĉeloj (Caco-2) kompare kun kvercetino mem.
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Preparado de la koĵikata acido per traktado de 2-metokso-5-kloro-4-piranono kaj natria hidroksido:
Sintezo 2
[redakti | redakti fonton]- Preparado de la koĵikata acido per traktado de klorokoĵikata acido kaj natria hidroksido:
Sintezo 3
[redakti | redakti fonton]- Preparado de la koĵikata acido per oksidado de alomaltolo: