Krajiŝnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krajiŝnik, serbe Крајишник, slave Krajišnik, germane Stefansfeld, hungare Istvánfölde estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Seĉanj. La historiaj loknomoj estis hungare Stefanföld, serbe Супљаја [Supljaja].

Krajiŝnik troviĝas en (verda) Municipo Seĉanj en Serbio
Mapo pri municipo Seĉanj
Parko en Krajiŝnik, loko de iama katolika preĝejo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Krajiŝnik situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ la rumana landlimo (kontraŭe estas Cruceni kaj Foeni). Jaŝa Tomicj troviĝas 10 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1910 vivis en Istvánfölde 2445 homoj (2334 germanoj (96 %), 71 hungaroj, 22 rumanoj, kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Módos, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. Fine de la 2-a mondmilito la germanoj kaj hungaroj deportiĝis, en 1948 la katolika preĝejo malkonstruiĝis. En 2002 loĝis en Krajiŝnik 2241 homoj, (2058 serboj (92 %), 92 ciganoj, 16 jugoslavianoj, 12 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]