Kreminno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kreminno
urbo
la urba fervoja stacio
la urba fervoja stacio
urbo en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Ukrainio
Provinco Luganska provinco (oblasto)
Distrikto Kreminno
Poŝtkodo 92900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 417  (2021) [+]
Loĝdenso 1 172 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 3′ N, 38° 13′ O (mapo)49.0538.216666666667Koordinatoj: 49° 3′ N, 38° 13′ O (mapo) [+]
Alto 56 m [+]
Areo 15,72 km² (1 572 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kreminno (Luhanska provinco)
Kreminno (Luhanska provinco)
DEC
Kreminno
Kreminno
Situo de Kreminno
Kreminno (Ukrainio)
Kreminno (Ukrainio)
DEC
Kreminno
Kreminno
Situo de Kreminno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kreminna [+]
vdr

Kreminno (ukraine Кремінна) estas urbo de Ukrainio. Ĝi situas en la Luganska provinco, la plej orienta parto de la ŝtato, ekde 2022 estas sub kontrolo de la internacie neagnoskata separisma teritorio memnomata Luganska Popola Respubliko. Fine de 2021 en la komunumo vivis 18 417 loĝantoj sur areo de 15,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 172 loĝantoj/km².


Historio[redakti | redakti fonton]

Decembre 1917 estis starigita registaro de bolŝevikoj. Aprile 1918 Kreminno kaj Rubiĵne ekestis sub kontrolo de la armeo Ukraina Popola Respubliko kaj aliancita Germanimperia Armeo, sed decembre 1918 la setlejo estis denove okupita de bolŝevikoj.

Februare 1919 Kreminno iĝis centro de nove kreita Donecka provinco. En 1932 en la arbarego estis establita nacia parko.En la jaroj 1932-1933 la urbo spertis holodomoron, provokitan de Sovetunio.

Urborajtojn Kreminno posedas de 1938.

La 10-an de julio 1942 post amasaj aeratakoj estis okupita de Wehrmacht. La 31-an de 1943 rekonkerita de sovetaj regopovoj.

Kune kun la milito de Donbaso de aprilo ĝis duono de julio 2014 estis preskaŭ apud la frotlinio. Militagoj tamen preteriris ĉefajn konstruaĵojn.

En 2022 kun la plenskala invado de Rusio en Ukrainion en la urbo komenciĝis regulaj bataloj. Rusia armeo pripafis sportejon „Olymp”, kie sur la surfaco de pli ol 2000 m² eksplodis incendio.

La 18-an de prilo rusoj eniris al Kreminno, stratbataloj komenciĝis. Defend-Ministerio de Rusia Federacio kvar fojojn anoncis konkeron de la urbo (sub diversaj datoj). La 19-an de aprilo rusoj tute okupis la urbon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]