Kreuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kreuth
Blazono
Kreuth (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Kreuth in MB.svg
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Miesbach
Urborajtoj
Koordinatoj 47°39′N 11°45′O  /  47.65°N, 11.75°O / 47.65; 11.75 (Kreuth)Koordinatoj: 47°39′N 11°45′O  /  47.65°N, 11.75°O / 47.65; 11.75 (Kreuth)
Alto super la marnivelo 787 m
Areo 122,26 km²
Loĝantaro 3637 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 08029
Poŝtkodo 83708
Aŭtomobila kodo MB
Oficiala Municipokodo 09182124
Komunumestro Josef Bierschneider
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Nördliche Hauptstraße 14
Oficiala retejo http://www.rathaus-kreuth.de
v  d  r
Information icon.svg

Kreuth [KROJT] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Miesbach kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 3 637 loĝantojn.

La komunumo situas sude de la lago Tegernsee, kaj en la 12-a jarcento fondiĝis fare de la samnoma proksima monaĥejo Tegernsee. En 1184 konstruiĝis unua kristana preĝejo. Nun la komunuma teritorio konsistas el la komunumopartoj Bayerwald, Brunnbichl, Enterbach, Enterfels, Glashütte, Grüneck, Kreuth Dorf, Oberhof, Pförn, Point, Reitrain, Riedlern, Ringsee, Scharling, Schärfen, Weißach kaj Wildbad Kreuth. El ili aparte la historia parto Wildbad Kreuth [VILTbat KROJT] estas konata ekster la regiono, ĉar tie situas renoma seminariejo de la bavara konservativa partio CSU, la Kristan-Sociala Unio en Bavario, kaj ripete konferencoj en Wildbad Kreuth kaj ties decidoj estas citataj en la naciaj amaskomunikiloj.

la konferencejo en Wildbad Kreuth
loka kirko Sankta Leonardo
tipa loka farmbieno
la valo de Kreuth en pentraĵo de ĉ. 1810