Kristiano Ludoviko de Brandenburg-Schwedt
Aspekto
Kristiano Ludoviko de Brandenburg-Schwedt, germane Christian Ludwig von Brandenburg-Schwedt (naskiĝis la 24-an de majo 1677 en Berlino; mortis la 3-an de septembro 1734 sur sia bieno Malchow), estis princo de Prusio el la princa familio Hohencolernoj kaj oficiro.
En vintro 1718/19 Johann Sebastian Bach vizitis la urbon Berlino kaj impresis la muzikfervoran Kristianon Ludovikon per sia povo. Kristiano Ludoviko petis de Bach kelkajn el liaj komponaĵoj kaj ricevis en printempo 1721 partituron kun la titolo „Six Concerts avec plusieurs instruments“, kiuj nun estas konataj sub la nomo „Brandenburgaj Konĉertoj“.
Kristiano Ludoviko mortis sen gefiloj sur sia rezidejo Malchow kaj estis entombigita en la kripto de la Berliner Dom.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Schwedt.de/Geschichte[rompita ligilo]
- Geschichte-Online.de Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Preußenweb.de/Regimenter der preußischen Armee
- WorldRoots.com Arkivigite je 2011-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Erklärung zu Pesnes Gemälde von Christian Ludwig Arkivigite je 2009-08-21 per la retarkivo Wayback Machine