Kristoforo el Mitileno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kristoforo el Mitileno (greke: Χριστοφόρος Μυτιληναῖος aŭ Christophoros Mytilenaios) estis bizanca poeto de la duono de la 11-a jarcento, kiu verkis temvariajn diversajn poemojn kaj kvar Kalendarojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel mem asertas en unu el siaj kalendaroj, Kristoforo naskiĝis en Konstantinopolo, kaj vivis en la najbara Sphorakiou. Laŭ manuskripta tradicio, [1]li estis elstara oficiro, kiu plenumis, kiel patricio, ŝarĝojn de protospatharios (unua glavoporta), kaj kritès (juĝisto) de la distriktoj (greke:themata) de Armeniakon kaj Paflagonio.

La eventoj priskribitaj en liaj poemoj supozigas ke li komencis verki dum imperiestrado de Romano la 3-a Argiro (1028-1034), sed la plejparto da ili estis asignitaj al la epoko de Konstantino la 9-a Monomako (1042-1055), imperiestro kiu estis reviviginta kulturon kaj literaturon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Diverstemaj versoj (στίχοι διάφοροι) estas la titolo de la unika manuskripto neperdita; temas pri kolekto de 145 poemoj, ĝenre kaj teme variaj. La kolekto ŝajnas respekti la kronologian ordon de kompilado, sed en iuj eroj de la manuskripto estas grave damaĝita.

La metro de la plej granda parto de liaj poemoj kuras sur bizancaj dekdusilabaversoj, sed por iuj da ili Kristoforo uzas la heroan aŭ daktilan hekzametron. Tiuj poemoj estas kompilitaj en alta artifika homera greko; foje la aŭtoro profitas ankaŭ de la elegia distiko kaj de tiu anakreona.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La enhavo de tiuj poemoj estas heterogena. La plej parto de tiuj rimarkindaj indulgas satiron ĉar en ili Kristoforo ŝerce ludas pri la malgajnantaj kondukistoj de duradaj ĉaroj, pri edzoj trompita de siaj edzinoj, pri hipokritaj monaĥoj, pri pseŭdointelektuloj ktp. Aliaj poemoj ĵetiĝas kontraŭ la musojn kiuj manĝegas liajn librojn kaj la gufo kiu malpermesas la dormon de la poeto.

Multaj poemoj estas epigramoj kun religia enhavo pritraktantaj bibliajn personojn aŭ religiajn festojn. Iuj da ili, la plej longaj, estas funebraj oracioj por la aŭtoraj patrino kaj fratino, aŭ ili fiksiĝas sur historiaj eventoj, kiel la morto de la imperiestro Romano la 2-a, aŭ ankaŭ sur popola batkverelo. La plej longa poemo estas elogio pri la araneo.

Konkludas la kolekton epitafoj, ŝaradoj, epigramoj dediĉitaj.

Kristoforo kompilis ankaŭ kvar kalendarojn laŭ kvar diversaj metroj (hekzametra, dekdusilabaversa, stikera, kaj himnografie kanona) memore solenantaj ĉiujn sanktulojn kaj la festojn de la ortodoksa liturgia kalendaro.

Ĝenerale tia Kristofora poezio karakteriziĝas per sprita tono, kiu malofte aperas en la bizancaj poemoj.

La miksaĵo de kristanaj kaj klasikaj elementoj kun intelektula elitismo estas apartaĵoj kiuj lin distingas el al ceteraj famaj tiutempaj poetoj, kiel Johano Mauropous kaj Mikaelo Psello.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cheynet J.C., Morrison C., Seibt W., Sceaŭ byzantins de la collection Henri Seyrig, Paris 1991, p. 138.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • E. Kurtz, Die Gedichte des Christophoros Mitylenaios, Leipzig, 1903.
  • E. Follieri, I calendari in metro innografico di Cristoforo Mitileneo, I. Introduzione, testo e traduzione, II. Commentario e indici, Bruxelles 1980.
  • A. Kazhdan e.a., The Oxford Dictionary of Byzantium, New York/Oxford 1991.
  • * M. De Groote, "Christophori Mitylenaii Versuum uariorum Collectio Cryptensis", CCSG 74, (Turnhout, 2012).