Kromolitografio
La Kromolitografio estas metodo de litografio pere de kiu la desegnoj estas presitaj kolore. La ekzempleroj plej fajnaj atingas tre bonkvalitan alproksimigon de la efiko de la pentrarto. La termino derivas de la greka chroma (koloro), lithos (ŝtono) kaj grafos (de graphein, desegno).
La tekniko estis disvolvigita ĉefe de la german-franca litografo Godefroy Engelmann de Mulhouse (1788–1839) kiu patentigis la proceduron en 1837.
Laŭ Francisko Azorín kromolitografio estas Arto presi plurkolore per litografio, elpensita en Munheno.[1] Li indikas etimologion el la greka ĥromos + lithos + graphos (koloro + ŝtono + desegni). Kaj li aldonas la terminojn kromotipografio, por arto presi plurkolore per tipografio; kromofotografo, por arto fari fotografiojn plurkolorigitajn; kaj kromatiko, por scienco pristudanta la kolorojn.[2]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Amerika sceno, publikigita ĉ. 1872 de E. Sachse & Co.
-
Bildo de cigarskatolo de 1910.
-
Folding Card, La maljunulino kiu loĝis en ŝuo, 6a de aprilo 1883.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 121.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Chromolithograph: A Journal of Arts, Literature, Decoration and the Accomplishments
- Examples of the Liebig's Company trade cards
- New York Public Library page on printing Arkivigite je 2017-12-30 per la retarkivo Wayback Machine, kun ekzemplo Arkivigite je 2017-12-30 per la retarkivo Wayback Machine en kiu 38 sinsekvaj prespruvaĵoj estas faritaj per 19 ŝtonoj por produkti la finan presaĵon.
- Temple University Libraries Arkivigite je 2006-07-21 per la retarkivo Wayback Machine diskuto kaj afiŝaj ekzemploj el la Unua Mondmilito.
- Chromolithography: The Art of Color Arkivigite je 2012-05-13 per la retarkivo Wayback Machine el The Philadelphia Print Shop
- Collection of Chromolithographic Prints of Edinburgh, Skotlando, 1897 Arkivigite je 2017-12-29 per la retarkivo Wayback Machine