Krono (ĉapelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La finlanda reĝa krono.

Krono estas surkapa ornamaĵo, kunplektaĵo, kiun oni metas ĉirkaŭ la kapon por ornamo aŭ kiel signo de honoro, ekzemple la gajnintoj de la antikvaj Olimpiaj ludoj ricevis laŭran kronon. Ĉe la antikvaj romianoj Cezaro portis tian dum procesioj.

Krono ankaŭ povas esti farita el metalo (tipe oro, kaj ofte dekorita per gemoj, perloj k.s.). Tiukaze, ĝi plejofte simbolas suverenecon, nobelecon aŭ reĝecon. En la Biblio oni per dornoj kronis Jesuon "la suferanta reĝo de la homaro".

Pro la kutimo montri kronitan reĝkapon sur moneroj, la valuta ĉefunuo de pluraj landoj nomiĝas krono.

Laŭ Francisko Azorín krono estas Ornama rondaĵo por la kapo, ofte simbolo de altrangeco.[1] Li indikas etimologion el la latina corona (krono). Kaj li aldonas la tiparon: imperia, reĝa, princa, duka, markiza, grafa, vizgrafa, barona, prezidanta, heroa mura.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri krono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  • Citaĵo
     Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono. 
  • Citaĵo
     La fino kronas la verkon. 
  • Citaĵo
     Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 121.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu