Kruzenŝterna minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kruzenŝterna minejo
ruse Крузенштернское месторождение
Situo: Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio)
Geografia situo 70° 32′ 0″ N, 67° 12′ 20″ O (mapo)70.53333333333367.205555555556Koordinatoj: 70° 32′ 0″ N, 67° 12′ 20″ O (mapo)
Tipo: gasokondensata minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1976
Statuso: esplorata
Kapacito: 964,7 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Information icon.svg
vdr

Kruzenŝterna minejo estas la gasokondensata minejo, unika laŭ gaskapacito kaj situanta en Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 396 km nord-okcidente de vilaĝo Nov-Porto kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1976 kaj plu esplorata.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La minejo estas ligita al la samnoma kupolforma levaĵo de ĉe nord-okcidenta finaĵo de la Okcidentsiberia plato. Plejparto de la minejo troviĝas en la Karaa maro. Laŭ tegmento de la cenomanianaj sedimentaĵoj de la supra kretaceo la minejo estas antiklinala falto, etendiĝinta meridiane kaj granda laŭ nivellinio -800 metroj estas 24 x 70 km, amplitudo 70 metroj.

Natura gaso haveblas en cenomanianaj, albionaj, aptianaj, baremianaj de la malsupra kretaceo. Je la profundeco 665-2340 metroj estas registritaj 11 kuŝejoj, el kiuj 7 estas gasaj en terigenaj rokaĵoj de la pokura tavolaro de la aptiano-cenomaniano (PK1, PK9, PK10), de la ĥanto-mansa tavolaro de la albiano (ĤM2), de la neokomaj tavoloj (TP1-3, TP4-5, TP9) kaj 4 gasokondensataj kuŝejoj en neokomo (TP10, TP13, TP14 kaj BJa3).

La precipa kaskapacito estas ligita al grejso-aleŭrolitaj sedimentaĵoj de cenomaniano je la fundo 665-815 metroj. Gasenhava dikeco de la produktohavaj sedimentaĵoj estas 57,8 metroj, poreco 32%, gasosatureco 0,74, komenca tavolpremo 8 MPa. Elminigado de gaso 247 mil m³/tage (kun diametro de niplo 19 mm).

La kuŝejo estas masiva volba. Gasakva kontakto estas registrita je absoluta marko -798 metroj. La malsupraj produktohavaj tavoloj havas malpli grandan gasosaturitan dikecon 1,9-20 metroj, poreco 18-29%, tavolpremo 11,3-22,9 MPa. Elminigado de gaso dum elprovo estis 255-528 mil m³/tage. Kun profundeco kreskas enhavo de kondensato en gaso (gramoj/m³): 23,1 (tavolo TP10 je la fundo 1690 metroj), 150 (tavolo BJa2 je la fundo 2340 metroj).

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 964,7 miliardoj da kubaj metroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Крузенштернское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 219. ISBN 5-85270-327-3.