Kuštanovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Kuštanovci, hungare Gesztenyés [gestenjEŝ] estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Puconci. La historia hungara loknomo estis Kustanócz, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Municipo Puconci en Slovenio, kie Kuštanovci troviĝas

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Kuštanovci situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1476 en formo "Kysthanowcz". Dum la hungara regado oni nombris en Gesztenyés 84 domojn kaj 514 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1957 vilaĝa festego okazis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • slovena Vikipedio
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si