Kudrilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kudriloj

Kudrilo estas speciala stanget-forma ilo kun akra pinto je unu ekstremo kaj trueto ĉe la alia. Ĝi servas por kunligi materialojn plej ofte el teksaĵoj per fadenoj. Tiun procezon oni nomas kudrado, dum kudrado per maŝino nomiĝas "stebado"[1].

Kudriloj estas uzataj por brodado, kunkudrado kaj vestflikado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kudriloj jam estis uzataj en la ŝtonepoko. Konserviĝis kudriloj el ostomamuta dentego.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri kudrilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras. 
  • Citaĵo
     Kudri per fluganta kudrilo. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]