Kuirejstablo
Kuirejstablo estas stablo fasonita por la kuirado. La supraĵo ofte estas el ligno, sed ankaŭ el ŝtalo, ŝtono, plasto aŭ kaheloj. En kaj super la stablo plejofte estas ŝrankoj kaj tirkestoj. Ankaŭ ĝi plejofte enhavas vazlavilon, lavujon kaj kuirfornon. Kelkfoje fridujo estas enkonstruita.
Izolita kuirejstablo nomiĝas kuirinsulo.