Kuiristo
Etoso
(Alidirektita el Kuiristino)
Kuiristo estas persono, kiu kuiras manĝaĵojn profesie.
Ecoj
- organizita: laborante en pli-malpli granda skipo, li aŭ ŝi devas esti metodika kaj ne submergiĝi sub la diversaj taskoj
- imagpova: por elstariĝi, necesas ĉiam trovi novajn variantojn aŭ prezentadojn al tro klasikaj receptoj
- reagpova: dum alfluo de klientoj la kuiristo devas labori efikege por ne atendadigi la klientojn
- pasia: sen pasio al kuirarto la laboro estos rapide enua
Kuiristaj titoloj
Ĉi-sube troviĝas nekompleta listo de titoloj de profesiaj kuiristoj. Multajn titolojn dokumentis Georges Auguste Escoffier laŭ sia brigadsistemo. Ne ĉiu kuirejo uzas ĉiujn titolojn.
- Supera ĉefkuiristo
- Chef de Cuisine
- Chef de Cuisine (ĉefkuiristo) foje estas sinonima kun supera ĉefkuiristo. Ĉe iuj ĉenrestoracioj kaj aliaj kuirentreprenoj kun multaj sublokoj, la supera ĉefkuiristo estas tiu, kiu gvidas operaciojn ĉe la sidejo, dum la ĉefkuiristoj respondecas pri lokaj operacioj.
- Sous chef
- La Sous Chef (subkuiristo) estas la ĉefa helpanto de la ĉefkuiristo kaj estas la subkomandanto de la kuirejo. Ĉi tiu ofte respondecas pri planado, anstataŭante la ĉefkuiriston, kiam tiu ne ĉeestas, kaj helpante la chefs de partie (postenkuiristojn) laŭbezone. Pli malgrandaj kuirejoj povas ne havi subkuiristojn, dum pli grandaj povas havi multajn.
- Aboyeur
- La Aboyeur (ekspedisto) ricevas la mendojn de la manĝejo kaj transdonas ilin al la postenoj en la kuirejo. Ĉi tiu ankaŭ ofte aldonas la garnaĵojn al la pladoj antaŭ ol ili iras al la manĝejo. En iuj restoracioj, tiun taskon plenumas la ĉefkuiristo aŭ subkuiristo.
- Chef de Partie
- La Chef de partie, alinome "postenkuiristo", respondecas pri iu posteno de kuirejo. En grandaj kuirejoj, ĉiu posteno eblas havi multajn kuiristojn kaj helpantojn. En la plejparto de kuirejoj, ĉiu postenkuiristo laboras sole.
- Ĉe la “brigadsistemo”, titoloj de postenkuiristoj estas -
- Saucier [so.si.e] (Saŭcisto) – Respondecas pri ĉiuj saŭcoj kaj saŭcaĵoj. Ĉi tio kutime estas la plej alta posteno.
- Poissonier [pwɑ.so.ɲe] (Fiŝkuiristo) – Preparas fiŝaĵojn kaj ofte buĉas la fiŝojn kaj preparas la taŭgajn saŭcojn. Eblas kunigi ĉi tiun postenon kun la posteno de saŭcisto.
- Rotisseur [ʀo.ti.sœʀ] (Rostisto) – Preparas rostitajn kaj brezitajn viandojn kaj ilian taŭgan saŭcon.
- Grillardin [gʀi.ʎaʀ.dɛ̃] (Kradrostisto) – Preparas ĉiujn kradrostaĵojn. Eblas kunigi ĉi tiun postenon kun la posteno de rostisto.
- Friturier [fʀi.ty.ʀje] (Fritisto) – Preparas ĉiujn fritaĵojn. Eblas kunigi ĉi tiun postenon kun la posteno de rostisto.
- Entremetier [ã.tʀə.me.tje] (“Krompladisto”) – Preparas varmajn manĝaĵojn kaj ofte preparas la “neĉefajn” aŭ kromajn pladojn: supojn, vegetaĵojn, pastaĵojn kaj amelojn. Ĉe plena brigadsistemo la potager (supisto) preparas supojn kaj la legumier (vegetaĵisto) preparas vegetaĵojn.
- Tournant [tuʀ.nã] (“Rundanto”) – Helpas laŭbezone la postenkuiristojn.
- Garde Manger [gaʀd mã.ʒe] (“Ĉefo de la manĝoŝranko” / Preparisto de malvarmaĵoj) - Respondecas pri preparado de malvarmaĵoj: salatoj, malvarmaj almanĝaĵoj, pasteĉoj kaj aliaj malvarmaj viandaĵoj.
- Pâtissier [pa.ti.sje] (Kukisto) – Preparas bakaĵojn, kukaĵojn, kaj desertojn. La kukisto ofte gvidas apartan skipon en sia kukejo. Iuj kuirejoj havas ĉefan kukiston.
- Ĉi tiu posteno eblas disiĝi en pli malgrandajn fakojn -
- Confiseur (Sukeraĵisto) - Preparas sukeraĵojn kiel bombonojn kaj kuketojn.
- Glacier (Glaciaĵisto) - Preparas glaciaĵojn kaj aliajn malvarmajn desertojn.
- Décorateur (Dekoraciisto aŭ ornamisto) - Preparas elmontraĵojn kaj specialajn kukojn.
Kuirhelpantoj
Kuirlernantoj (commis) en pli grandaj kuirejoj laboras sub postenkuiristoj por lerni la devojn de la posteno.
La communard direktas la preparadon de manĝojn por la kuiristaro dum skipo. Ĉi tiu manĝo ofte nomiĝas la familia manĝo.
La escuelier (vazlavisto) (el la franca lingvo de la 15-a jarcento) respondecas pri la kuirvazoj kaj la purigado de la kuirejo.
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverboj pri kuiristo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Kuiriston vaporo satigas. ” „ Tro da kuiristoj kaĉon difektas. ”
Eksteraj ligiloj
- World Association of Chefs Societies Arkivigite je 2008-07-01 per la retarkivo Wayback Machine angle
- International Association of Culinary Professionals angle
- Association des maîtres cuisiniers de France(france, angle, japane)
Referencoj
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-08.