Kultivita viando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unua kultivita hamburgero antaǔ kuiro, fabrikita en Aǔgusto 2013.

Kultivita viando estas viando produktita per ĉelkultivaĵoj in vitro de bestaj ĉeloj.[1] Ĝi estas speco de ĉelagrikulturo.

Kultivitan viandon oni produktas uzante teknikojn de hista inĝenierio tradicie uzataj en la regenera medicino.[2] La koncepton de kultivita viando popularigis Jason Matheny en la fruaj 2000-aj jaroj, post kiam li kunaǔtoris referaĵon[3] pri produktado de kulturita viando, kaj kreis New Harvest, la unuan ne-profitcelan organizaĵon en la mondo dediĉitan al esploroj pri viando in-vitro.[4]

Kultivita viando estas potenciala kontribuonto al la solvo de grandaj tutteraj problemoj de la naturmediaj efikoj de viando-produktado, besta bonfarto, nutra sekureco kaj homa sano.[5][6][7][8][9]

En 2013 profesoro Mark Post ĉe Universitato Maastricht pionire plenumis kontrolon pri la realigeblo de kultivita viando, kreante la unuan platan bulon por hamburgero kultivitan rekte el ĉeloj. Aliaj prototipoj de kultivita viando poste altiris atenton de la amaskomunikiloj: SuperMeat malfermis laboratorian restoracion nomitan The Chicken[10] en Tel-Avivo por testi la reagon de konsumantoj je sia “kokaĵa” hamburgero,[11] kaj la “unua en la mondo komerca vendo de ĉelkultivita viando” okazis en Decembro 2020 en la singapura restoracio 1880, kie oni vendis kultivitan viandon fabrikitan de la usona firmao Eat Just.[12]

La produktada procezo evoluas konstante, antaŭenigata de pluraj firmaoj kaj institucioj de esploro kaj evoluigo.[13] La evoluigo de kultivita viando kondukis al debatoj pri rilataj etikaj, sanrilataj, naturmediaj, kulturaj kaj ekonomiaj demandoj.[14]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Datar, I (2010-01). “Possibilities for an in vitro meat production system”, Innovative Food Science & Emerging Technologies 11 (1), p. 13–22. doi:10.1016/j.ifset.2009.10.007. 
  2. Post, Mark (2013-12-04). “Medical technology to Produce Food”, Journal of the Science of Food and Agriculture 94 (6), p. 1039–1041. doi:10.1002/jsfa.6474. 
  3. Edelman, P. D. (2005-05-03). “Commentary: In Vitro-Cultured Meat Productionsystem”, Tissue Engineering 11 (5–6), p. 659–662. doi:10.1089/ten.2005.11.659. Alirita 2018-04-08.. 
  4. Schonwald, Josh. Future Fillet. The University of Chicago Magazine (2009-05).
  5. Bryant, Christopher J. (2020-08-03). “Culture, meat, and cultured meat”, Journal of Animal Science 98 (8), p. skaa172. doi:10.1093/jas/skaa172. 
  6. Hong, Tae Kyung; Shin, Dong-Min; Choi, Joonhyuk; Do, Jeong Tae; Han, Sung Gu (2021-05). “Current Issues and Technical Advances in Cultured Meat Production: AReview”, Food Science of Animal Resources 41 (3), p. 355–372. doi:10.5851/kosfa.2021.e14. 
  7. Treich, Nicolas (2021-05-01). “Cultured Meat: Promises and Challenges”, Environmental and Resource Economics (en) 79 (1), p. 33–61. doi:10.1007/s10640-021-00551-3. 
  8. Bryant, Christopher J. (2020-08-01). “Culture, meat, and cultured meat”, Journal of Animal Science 98 (8), p. skaa172. doi:10.1093/jas/skaa172. 
  9. Treich, Nicolas (2021-05). “Cultured Meat: Promises and Challenges”, Environmental and Resource Economics 79 (1), p. 33–61. doi:10.1007/s10640-021-00551-3. 
  10. Kolyohin, Nick (2021-07-02). “Feature: Israeli cultured meat company aims to redefine industry”, Xinhua News Agency. Alirita 2021-07-02.. 
  11. Peters, Adele (2020-11-05). “At the first lab-grown meat restaurant, you can eat a 'cultured chicken' sandwich”, Fast Company. Alirita 2021-01-18.. 
  12. Scully, Matthew (2021-01-17). “Hello Cultured Meat, Goodbye to the Cruelty of Industrial Animal Farming”, National Review. Alirita 2021-01-18.. 
  13. Future Food - In Vitro Meat (2018-11). Alirita 2018-11-26.
  14. Rohrheim, A., "Cultured Meat", Sentience Politics, 2016-06. Kontrolita 2018-11-26.