Kulturo Coles Creek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo montranta la etendon de la periodo de la Kulturo Coles Creek kaj kelkaj gravaj ties lokoj.

La Kulturo Coles Creek (esperantigebla kiel kolskrikoj) estas arkeologia kulturo en areoj de la nuntempaj subŝtatoj Luiziano, Misisipio kaj Arkansaso en la malsupra valo de Misisipo en la Sudorientaj Arbaroj, Usono. Ĝi venis post la Trojvila kulturo. Tiu periodo markas gravan ŝanĝon en la kultura historio de la areo. La popolo spektakle pliiĝis kaj estas klaraj pruvoj de kreskanta kultura kaj politika komplekseco, speciale fine de la epoko de Coles Creek. Kvankam multaj el la klasikaj trajtoj de tribaj socioj ne ankoraŭ montriĝis, ĉirkaŭ la jaro 1000 la formado de simplaj elitoj estis komencita. La Kulturo Coles Creek estas konsiderita praa de la kulturo Plaquemine.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]