Kumaragupto la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kumaragupto)
Kumaragupto la 1-a
Gupta imperiestro
Kumaragupto luktanta kontraŭ leono
Kumaragupto luktanta kontraŭ leono
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 399 (0399-01-01)
Morto 1-an de januaro 455 (0455-01-01) (56-jaraĝa)
Religio hinduismo vd
Ŝtataneco Gupta imperio vd
Familio
Patro Ĉandragupto la 2-a vd
Patrino Dhruvadevi vd
Gefratoj Prabhavatigupta vd
Infanoj PuruguptoSkandagupto vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kumaragupto la 1-a (regis ĉirkaŭ la jaroj 415-455) estis imperiestro de la Gupta imperio sur teritorioj de la nuntempaj Barato kaj Bangladeŝo. Li estis filo de la Gupta imperiestro Ĉandragupto la 2-a kaj de la reĝino Mahadevi Dhruvasvamini, kaj ŝajne retenis la kontrolon de sia heredita teritoriaro, kiu estis etenda el Guĝarato okcidente al Bengalio oriente.

Kumaragupto ekhavis la titolon, Mahendraditya.[1] Li regis ĝis 455. Ĉirkaŭ la fino de lia regado tribo de la valo Narmada, nome la Puŝĝamitroj, enpoviĝis kaj minacis la imperion. La Kidaritoj tre probable kontraŭis la Guptan Imperion ĉirkaŭ la fino de la regado de Kumaragupto, ĉar lia filo Skandagupto mencias en la Bhitaria pilierskribo siajn klopodojn rehavi la landon kiu estis disiĝanta, pere de reorganizado kaj militaj venkoj super la Puŝĝamitroj kaj la Hunaoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ashvini Agrawal 1989, pp. 191–200.
  2. History of Civilizations of Central Asia, Ahmad Hasan Dani, B.A. Litvinsky, UNESCO pp. 119–

Literaturo[redakti | redakti fonton]