Saltu al enhavo

Kumbi Saleh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kumbi Saleh
komunumo de Maŭritanio • arkeologia loko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 15° 46′ N, 7° 58′ U (mapo)15.765555555556-7.9686111111111Koordinatoj: 15° 46′ N, 7° 58′ U (mapo) [+]
Kumbi Saleh (Tero)
Kumbi Saleh (Tero)
DEC
Situo de Kumbi Saleh

Map

vdr

Kumbi Saleh estis la ĉefurbo de la Ganaa Imperio, kaj nun municipo en sudorienta Maŭritanio kun 11 064 loĝantoj (censo de 2013).

Kumbi Saleh fondiĝis en la 3-a jarcento, kiam la najbaraj berberaj Mandinkoj kaj Sanhaĝaoj kontrolis la komercvojojn inter Kumbi Saleh, Aŭdaghost, kaj Timbuktuo. En la 7-a jarcento, la imperio Ganaa dominis la regionon, kun Kumbi Saleh kiel ĉefurbo.

En la 11-a jarcento, ĝi havis ĉirkaŭ tridek mil loĝantojn, estante unu de la plej grandaj urboj de la afrika kontinento. Ĝi havis du tre diferencajn zonojn: nome norte loĝis la islamaj komercistoj kiuj konstruis ĝis dek du moskeojn, dum en la suda parto konata kiel al-Ghala estis la reĝa palaco ĉirkaŭita de ĝardenoj kaj administraciaj konstruaĵoj. La loĝantaro etendiĝis inter ambaŭ centroj. En 1076 la Sanhaĝaoj invadis la urbon sub la estreco de la almoravida Abu Bakr Ibn Umar, devigis la konverton al islamo kaj detruis la plimulton de la arkivoj. Kiel rezulto, la restintaj informoj pri la urbo estis tiuj de la vizitantoj arabaj kaj berberaj.