Kumu (muzeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kumu
Kumu Kunstimuuseum
arta muzeo
Lando Estonio vd
Situo Tallinn
Adreso Weizenbergi 34 / Valge 1 10127 Tallinn
Situanta sur August Weizenbergi tänav
Estiĝo 2006
Koordinatoj 59° 26′ 11″ N, 24° 47′ 47″ O (mapo)59.43638888888924.796388888889Koordinatoj: 59° 26′ 11″ N, 24° 47′ 47″ O (mapo)
Kumu (muzeo) (Estonio)
Kumu (muzeo) (Estonio)
DEC
Kumu (muzeo)
Kumu (muzeo)
Situo de Kumu (muzeo)
Map
Kumu
Parto de Estona Artmuzeo vd
Retpaĝo https://kumu.ekm.ee/
vdr

La Kumu (estone Kumu kunstimuuseum) estas arta muzeo en Talino, Estonio. Ĝi estas unu el la plej grandaj muzeoj en Estonio kaj unu el la plej grandaj artaj muzeoj en Norda Eŭropo. Temas pri unu el la kvin branĉoj de la Artmuzeo de Estonio, loĝigante ĝiajn ĉefajn oficejojn.

"Kumu" estas stiligita kofrovorta mallongigo de la estonaj vortoj kunsti muuseum ("muzeo de arto").

Kumu prezentas kaj konstantajn kolektojn kaj provizorajn ekspoziciojn. La ĉefkolekto kovras estonan arton ekde la 18-a jarcento, inkluzive de verkoj de la periodo de la okupoj (1940–1991) kaj montrante kaj ekzemplerojn de Socialisma realismo kaj kio tiam en Sovetunio estis nomata "nekonformisma arto". En portempaj ekspozicioj prezentiĝas kaj eksterlanda kaj estona moderna kaj nuntempa arto.

Kumu honoriĝis per la prestiĝa Premio plej bona eŭropa muzeo de 2008 de la Eŭropa Muzea Forumo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]