Kurbaflugila cerkomelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kurbaflugila cerkomelo
Kurbaflugila cerkomelo
Kurbaflugila cerkomelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cercomela
Specio: C. sinuata'
Cercomela sinuata
(Sundevall, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kurbaflugila cerkomelo, Cercomela sinuata, estas specio de birdo de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia de suda Afriko. Ĝi estas komuna loĝantaj birdojloĝanta reproduktulo ĉefe en centra Sudafriko kaj Lesoto, kaj ĝi troviĝas ankaŭ en plej sudaj areoj de Bocvano kaj Namibio. Ties habitato estas la makiso de Karuo, mallonga herbejo, kaj malfekundaj sablecaj aŭ ŝtonecaj areoj. En okcidentaj marbordaj areoj, ĝi ankaŭ ĉeestas agrikulturajn terojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Kurbaflugila cerkomelo estas 14-15 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 19 gm. Ties supraj partoj estas malhelgrizaj, sed ĝi havas brunajn flugilojn kaj ruĝecan makulon malantaŭ la okulo. La vosto kaj pugo estas rozsablokoloraj, kun invertita bordo de nigro je la vostofino. Ties subaj partoj estas blankecaj, la mallonga rekta beko, kruroj kaj piedoj estas nigraj kaj la okulo estas bruna. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas senkolorajn pintojn en siaj plumoj.

La kontrasto inter la malhelaj supraj partoj kaj la multe pli palaj subaj partoj distingas tiun specion el la pli uniforme kolora Familia cerkomelo. Ĝi havas ankaŭ helan salmosablokoloron de la pugo etende nur ĝis la bazo de la vosto, dum la Familia cerkomelo havas pli forta nuanco kiu preskaŭ atingas la vostopinton.

La Kurbaflugila cerkomelo havas alvokon ĉak-ĉak kaj trilecan kanton.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Kurbaflugila cerkomelo kosntruas tasforman neston el pajlo kaj folioj surgrunde, kutime sub arbusto. La ino demetas 2 al 4 verdajn aŭ bluajn ovojn. Tiu specio estas monogama, kaj pariĝas porvivve.

La Kurbaflugila cerkomelo videblas sola aŭ pare. Ili manĝas surgrunde aŭ ĉe la bazo de arboj insektojn.

Kompare kun la Familia cerkomelo, ĝi pasas pli da tempo surgrunde kaj kuras pli milde. Ĝi flicks siajn flugilojn, sed malpli ofte ol la Familia cerkomelo.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Tiu komuna specio havas grandan teritorion, kun ĉirkaŭkalkulita etendo de 850,000 km². Oni supozas, ke la populacio estas granda, kaj oni supozas ankaŭ ke la specio ne alproksimiĝas al la malpliiĝaj kriterioj de la Ruĝa Listo de IUCN kaj pro tio la specio estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]