Kurikoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search


La Provinco de Kurikoo situas en la nordo de la Regiono Maŭlo. Ĝi havas areon de 7.486,7 km² kaj ĝi havas loĝantaron de 244.053 homoj. Ĝia provinca ĉefurbo estas Kurikoo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 26an de oktobro 1865[1], kreiĝis la Provinco de Kurikoo kun tri departamentoj. Ĉi tiu leĝo distranĉis la Departamenton de Kurikoo disde la Provinco de Kolĉagvo, kaj kreigis la Departamenton de Viĉukeno kaj la Departamenton de Sankta Kruco.

Departamento Ĉefurbo
Kurikoo Kurikoo
Sankta Kruco Sankta Kruco
Viĉukeno Viĉukeno

La 30an de decembro de 1927 per la Dekreto 8582, oni dividis la provincon de Kurikoo inter la Provinco de Kolĉagvo kaj la Provinco de Talkao. Krome, oni malaperigis la Departamenton de Viĉukenon kaj oni kreis la Departamenton de Matakito.

Laŭ la DFL 8582, oni starigis : "Artíkulo 1.o Divídiĝu la landon en la sekvontaj provincoj, departamentoj kaj teritorioj: (...)

  • PROVINCO DE KOLĈAGVO.- Ĉefurbo Rankagvo.-

Departamentoj: Rankagvo, Kaĉapoalo, Kaŭpolikano, Sankta Fernando kaj Sankta Kruco;

  • PROVINCO DE TALKAO.- Ĉefurbo Talkao.- Departamentoj: Kurikoo, Lontŭeo, Talkao kaj Matakito, ĉefurbo Kurepto;"

"Art. 2.o La departamentoj havos la limojn fiksitaj de la Dekreto-Leĝo numero 354, de 17a de Marto de 1925, kaj iliajn ĉefurbojn, kun jenaj modifoj, krom tiuj ĉi supre indikitaj:"

  • La departamento de Sankta Kruco estos formita de la jenaj subdelegacioj 1.a Sankta Kruco, 2.a Kinagvo, 3.a Ĉepiko 4.a Paredonoj de Aŭkinko, 5.a Nerkigvo, 6.a Lololo kaj 8.a Pumanko, el departamento de Sankta Kruco; de la malnovaj subdelegacioj 11 Palmilo, 12 Blanka Ŝtono, 13 Kagvilo, 14 Kokaŭkeno, 15 Navidado, 16 Rosario, 17 Stelo, 18 Kaleŭko kaj 21 Poblaciono el malnova departamento de Sankta Fernando; de la distriktoj 2.o Apaltaso kaj 3.o Insulo de Panjagvo, el la malnova subdelegacio 10 Kunako, el la sama departamento; de la malnova subdelegacio 15 Gvikeo, el malnova departamento de Sankta Vicento kaj de la malnova subdelegacio 4.a Paredonoj, el malnova departamento de Viĉukeno;
  • La departamento de Matakito, estos konstituita de la malnovaj subdelegacioj 1.a Viĉukeno, 2.a Ĝiko, 3.a Iloko, 5.a Alkantaro, 6.a Likanteno kaj 7.a La Gverto, el la malnova departamento de Viĉukeno, kaj per la malnovaj subdelegacioj 1.a Kurepto, 2.a Horniĝoj, 3.a Limavido, 4.a Tonlemo kaj 5.a Gvaĝeko, el la malnova departamento de Kurepto. La ĉefurbo de la departamento de Matakito estos la vilaĝo de Kurepto;

Poste, en 1936, oni restarigis la Provincon de Kurikoo kun jenaj departamentoj:

Departamento Ĉefurbo
Kurikoo Kurikoo
Matakito Viĉukeno

Dum la 1970-aj jaroj, jam en la 20a jarcento, okazis nova disdivido politiko-administra en la lando, per la starigo de la regionoj. Oni kreis la regionojn nome Regiono de la Maŭlo, kiu enhavis la provincojn de Kurikoo, Linares, Maule kaj Talca. La Regiono de la Maŭlo, finfine enhavis la provincojn de Kurikoo, Linares kaj Talca, kaj poste oni aldonis la Provincon de Kaŭkeneso. La regiono estas estrata de intendento, kaj la provinco estas regata de gubierniestro. Oni ŝanĝis la provincan nivelon kaj la komunuman nivelon. Malaperis la departamentoj, distriktoj kaj subdelegacioj. Nur por censaj aferoj oni uzas la sistemon de distriktoj.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Montardeklivaro de la provinco de Curicó.

La provinco enhavas 9 komunumojn:

Turismo[redakti | redakti fonton]

  • Potrero Granda

Ĝi situas en la antaŭmontaro, je 30 km el Kurikoo. Ĝi estas sukcesa familia turisma zono. Ĝia rivereto kaj montaro ĉirkaŭanta igas ĝin interesa loko. Oni povas ĝui tie de freŝaj fruktoj, bongustaj vegetaroj kaj pura aero. Kelkaj kilometroj pli alten en la montaro oni trovas la lokon Las Buitreras, kiu estas bona kampadejo. Oni ankaŭ troveblas akvofalojn kaj nativarbajn boskojn.

  • Kumpeo

Ĉi tiu legenda vilaĝo troviĝas je 10 km orienten el Potrero Granda. La loĝantaro dediĉas sin precipe al la terkultivado, kaj ankoraŭ havas la kutimojn kaj tradiciojn de siaj antaŭloj. Inter ili estas pluraj longvivaj uloj eĉ pli ol centjaraj.

  • Loskenjeso (Los Queñes)

Ĝi troviĝas je 48 km nordorienten el Kurikoo. Survoje eblas viziti Romeralo-n, landa ĉefurbo de la ĉerizo, kaj ekde tie ĉi al la Andaj montaroj oni atingos ĉi tiun vilaĝon. Ĝi estas la pordo por montara trairejo de brutobredistoj, kaj kunfandiĝa punkto de du riveroj (Klaro kaj Teno). Somera kutima loko por la kurikana familio, kie eblas praktiki fiŝkaptadon, ekskursadon, kajakumadon kaj ripozon.

Ili estas la plej popularaj somerlokoj ĉe la marbordo de la Provinco de Kurikoo. Eblas trovi ĉi tie hotelojn, gastejojn, kaj manĝejojn tre interesajn kaj tipajn, kie la turisto povas ĝui kaj ripozon kaj distradon. Iloko triviĝas je 120 km oksidenten de Kurikoo. Pro la tertremego de februaro 2010, Iloko kaj Duano suferis martremon, kiu parte detruis la zonojn pli proksimajn al la marbordo.

  • Monte oskuro (Malluma Monto)

Troviĝas en la antaŭmontaro, je 50 kilometroj el Kurikoo. Ĉi tie estas 12 lokoj taŭgaj por tendumado, kun akvo kaj rivereto, estas ujoj taŭgaj por banado kaj fiŝkaptado. Eblas praktiki bicikladon, ĉeval-rajdadon, promenadon, ekskursojn, ktp.

  • Viĉukeno

Vilaĝo kun kolonia konstru-sistemo, tre pintoreska, ĝi oferas belajn kaj elstarajn pejzaĝojn. Proksime de ĝi troviĝas la belan kaj luksa Lago Viĉukeno. La vilaĝo estis parte detruita de la tertremego de februaro 2010, sed oni komencas rekonstrui ĝin konservate la stilon, kiun ĝi havis pro la turisma intereso.

  • Radal (La Sep Tazoj) kaj Angla Parko

Ili troviĝas en la komunumo de Molino je 14 km-oj sude de Kurikoo; ĝi oferas belajn pejzaĝon de tipa kaj originala faŭno kaj arbaro el tiu regiono. Estas akvofaloj kiel El velo de la Novia (La fianĉina vualo), Las Siete Tazas (La Sep Tasoj) (ujoj de sinsekvaj akvofaloj) kaj ankaŭ la bela Angla Parko (Parque Inglés).

  • Vinberujoj

Kurikoo estas la koro el la vinberujoj kaj rilataj al vinaj aferoj en Ĉilio. Ĉi tie kaj en la ĉirkaŭajoj estas multaj el la plej gravaj vinberujoj de la lando kiel: Viña San Pedro, Viña Correa Albano, Viña El Roble, Viña La Fortuna, Viña Echeverria, Viña Ines Escobar, Viña Miguel Torres, Viña Valdivieso, Viña Puertas, Viña Pirazolli, Viña Las Pitras, Viña Aresti, Viña Alta Cima, Viña Mario Edward, Viña Millaman, Viña Santa Hortensia, Viña Korta, Viña R&R Wine, Montes Alpha, inter aliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. I. Municipalidad de Curicó, 2007. "Datos Provinciales y Comunales". [Artículo Digital] Disponible en: http://www.curico.cl/historia/prov_curico.htm

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]