Kurt Dellian

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kurt DELLIAN (persona nomo okaze skribita ankaŭ Curt; vivodatoj nekonataj) estis germana doktoriĝita kemiisto, vivanta en Munkeno, kiu aktivis en la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) kaj kiel Esperanto-terminaristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dellian en 1952 trapasis disertacian ekzamenon ĉe la Teknika Altlernejo (Technische Hochschule, t.e. teknika universitato) de Munkeno en la fako kemio.[1]

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post la unua postmilita Germana Esperanto-Kongreso dum Pentekosto 1948 en Munkeno, Dellian trapasis la ekzamenon pri lingvokapablo de la restarigita Germana Esperanto-Instituto en decembro 1948.[2] Samjare li okupiĝis pri kemia nomenklaturo kaj verkis malgrandan kemian terminaron germanan-esperantan (1948). En 1949 li estis delegito de ISAE por Germanio. Li iniciatis sciencan kaj teknikan difinvortaron, kiu celis suplementi la Plenan Vortaron, la postan STT 1956 (vd. la rubrikon "verkoj") kaj unue ellaboris principojn (direktivojn) por la terminologia kunlaborado kaj la aranĝo de unueciĝa fakvortaro.[3] Inter 1949 kaj 1957 Dellian kontribuis al Scienca Revuo kaj Sennacieca Revuo per pluraj artikoloj, i.a. pri esperanta terminologio kaj normigado.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1948: Racia kaj internacia kemia nomenklaturo (kritikaj studoj pri la sistematiko kaj logiko de la kemia nomenklaturo). München: ISAE, Ingeniera Sekcio 1948, 36 p.
  • 1948: Kemia terminaro germane-Esperante. Munkeno 1948, 20 folioj.
  • 1955: Principoj de Terminara Kreado. En: Sennacieca Revuo 1955:83, p. 54-56.
  • 1956: (kun Rudolf Haferkorn kaj Frederik J. Belinfante). Scienca kaj Teknika Terminaro (STT). Kiel propono aŭ provizora skeleto destinita por komplementi la Plenan Vortaron de SAT. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1956. x, 248 p.
  • 1957: Pri evoluo de Esperantaj terminaroj. En: Scienca Revuo 1957:8:3 (31), p. 88-91.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Temo de lia disertacio estis "Über Derivate der p-Aminosalicylsäure und verwandter Verbindungen", tajposkripto de 55 p.
  2. Karl-Ernst Paech. 100 jarojn Esperanto en Munkeno. 1991.
  3. R.H. [t.e. Rudolf Haferkorn]. Grava Evento en la Esperanto-Terminologio: La Apero de la Scienca kaj Teknika Terminaro - STT. En: Scienca Revuo 1958:9:34-35, p. 117-119.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.