Kutama

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kutama (Berbere: Iktamen) estis grava Berbera Tribo en norda Alĝerio klasita inter la Berbera Konfederacio de Bavaroj. Kutama estas atestata multe pli antaŭe, en la formo Koidamusi fare de la greka geografo Ptolemeo.[1]

Kutama ludis gravan rolon dum la Fatimida Kaliflando (909–1171), formante la kernon de la Fatimida armeo kiu finfine superis la Aglabidojn kiuj kontrolis Ifrikion, kaj kiuj poste iris al la konkero de Egiptio kaj de suda Levantenio en 969–975. La membroj de la tribo Kutama restis unu el la pilieroj de la Fatimida armeo ĝis la 11a jarcento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Registre des Provinces et Cités d’Afrique, éd. et trad. S. Lancel, in Victor de Vita, Belles Lettres, Paris, 2002, p. 270, Sitif., n° 29. Ptolémée, Géographie, IV, 2, 5, éd. C. Müller.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Registre des Provinces et Cités d’Afrique, eld. kaj trad. S. Lancel, in Victor de Vita, Belles Lettres, Paris, 2002, p. 270, Sitif., n° 29. Ptolémée, Géographie, IV, 2, 5, éd. C. Müller.
  • Virani, Shafique N. The Ismailis in the Middle Ages: A History of Survival, A Search for Salvation (New York: Oxford University Press, 2007), 47.