Kvilmesoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvilmesoj
Indiĝenaj popoloj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Kvilmesoj nomiĝis la anoj de indiĝena tribo, kiu vivis ĝis la hispana konkero en la nordokcidento de la hodiaŭa teritorio de Argentino.

En la 14-a jarcento la inkaoj submetis ĝin sub sian potencon. Tiam la kvilmesoj transprenis la progresintan inkaajn teknologiojn, precipe sur la kampoj de arkitekturo kaj agrokulturo.

Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj la kvilmesoj feroce rezistis kontraŭ la hispanaj agresantoj, kiuj tamen finfine venkis. Post la malvenko la tribo estis deportita al la provinco Buenos Aires. Pro mizeraj viv- kaj laborkondiĉoj la kvilmesoj baldaŭ formortis, respektive malaperis kiel memstara etno.

Hodiaŭ ankoraŭ memorigas pri ili la urbonomo Quilmes.