Kybartai
Kybartai | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | LT-70065 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 083 (2022) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 54° 38′ N, 22° 45′ O (mapo)54.63888888888922.755555555556Koordinatoj: 54° 38′ N, 22° 45′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 70 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kybartai - jen litove, prononco [ki:BARtej], germane historie Kybarten - estas urbo en la sudokcidento de Litovio. Ĝi apartenas al komunumo Vilkaviškis, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Marijampolė. Virbalis situas proksimume 16 kilometrojn okcidente de la administra centro Vilkaviškis. En 2022 en la urbo vivis 4 083 loĝantoj.
Kybartai kaj la origine pli granda najbara urbeto Virbalis ĉiam situis ĉe la limo inter Orienta Prusio (kaj la germanlingva Sankta Romia Imperio, poste la Germana Regno) okcidente kaj la Grandduklando Litovio oriente, sed ĉiam (kun eta escepto de la jaroj 1795 ĝis 1809) apartenis al la Grandduklando Litovio, kiel konfirmita jam en la paco de Melno en 1422. Kiam la grandduklando konkeriĝis per la Rusia Imperio, sendependiĝis en la respubliko Litovio, rekonkeriĝis per la Sovetunio kaj resendependiĝis en la respubliko Litovio, la limo restis sama. Nun Rusio tamen situas okcidente de la limo, kvankam antaŭe dum 150 jaroj ĝis situis oriente de ĝi.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
