Kálmán Thaly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Thaly
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1839 (1839-01-03)
en Csép
Morto 26-an de septembro 1909 (1909-09-26) (70-jaraĝa)
en Záblatie
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Independence Party • '48 Independence Party • Party of Independence and '48 vd
Profesio
Okupo poeto • historiistopolitikistoverkisto • literaturhistoriisto vd
Laborkampo historioliteraturopoeziohistorio de literaturo vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kálmán THALY, hungare Thaly Kálmán, Esperante Kolomano Thaly estis hungara verkisto, poeto kaj politikisto. Li havis neproksiman parencecon de Mór Jókai.

Kálmán Thaly

Kálmán Thaly naskiĝis la 3-an de januaro 1839 en Csép. Li mortis la 26-an de septembro 1909 en iama vilaĝo Zablát (nuntempa urboparto de Trenčín en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Thaly finis gimnazion en Pápa, poste li lernis en universitato en Peŝto. Li ĵurnaladis inter 1860-1864, poste li instruis en gimnazio. En 1878 li estis elektita parlamentano, en 1880 ano de Hungara Scienca Akademio. Li estis gravaj figuroj de la hungaraj literaturo kaj politiko. Li longe strebis por hejmenportado de kadavroj de Francisko Rákóczi la 2-a, Emeriko Thököly kaj aliaj.

Li estis membro de Societo Petőfi.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bujdosó lélek (Kaŝvaganta animo), debuta verko, 1855
  • multe da poemoj aperintaj en revuoj
  • Második Rákóczi Ferencz fejedelem ifjúsága 1676-1701 (Junaĝo inter 1676-1701 de Francisko Rákóczi la 2-a), historia studo, 1881
  • Ocskay László... (Ladislao Ocskay...), historia studo, 1905
  • Kuruczvilág poemaro, 1903
  • multe da sciencaj artikoloj en revuoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio