L'argent de poche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'argent de poche
filmo
Originala titolo L'argent de poche
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 17 mar. 1976
Ĝenro komedia filmo, filma dramo
Kameraado Pierre-William Glenn
Reĝisoro(j) François Truffaut
Produktisto(j) François Truffaut
Scenaro François Truffaut • Suzanne Schiffman
Filmita en Thiers
Muziko de Maurice Jaubert
Rolantoj Jean-François Stévenin • Virginie Thévenet • Bruno de Stabenrath • Éva Truffaut • Georges Desmouceaux • Marcel Berbert • René Barnérias • Tania Torrens
Honorigoj National Board of Review of Motion Pictures
IMDb
vdr

Poŝmono (L'Argent de poche) estas franca filmo de 1976 reĝisorita de François Truffaut pri infana senkulpeco kaj misuzo de infanoj. En Nordameriko la filmo nomiĝis Small Change, dum en anglalingvaj landoj ekster Nordameriko, la filmo estis konata kiel Pocket Money.[1] La filmo havis totalon de 1 810 280 vendoj de enirbiletoj en Francio, kio faris ĝin unu el la plej sukcesaj filmoj de Truffauts.[2] nur liaj filmoj Les quatre cents coups kaj Le dernier métro estis pli populara en Francio.[3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

L'Argent de poche estas historio de luktoj kaj aspiroj de infanoj en Thiers, Francio, en la somero de 1976. La ĉefaj roluloj estas Patrick Desmouceaux, kiu estas senpatrina kaj ĝuste ekinteresiĝas en virinoj kiel ekzemple lia juna instruistino, kaj lia amiko Julien Leclou, kiu vivas malriĉe kaj ricevas fizikan fitraktadon hejme. Julien ne povas resti vekiĝinta en la lernejo post noktoj sendormaj kaj konstante malakceptas vestoŝanĝi por gimnastiko por kaŝi siajn kontuzaĵojn. La filmo miksas la historion de tiuj roluloj kun aliaj pli malpli senkulpaj infanecaj spertoj kaj defioj de nombraj infanoj. Scenoj inkludas vivon en la lernejo, bebo kaj kato danĝere ludante sur sojlo de malferma fenestro kaj falante malsupren nedamaĝotaj, junulino okazigante konfuzon per megafono tra fenestro, Bruno montrante al siaj amikoj kiel allogi junulinojn, duobla rendevuo en kinejo, infano rakontanta malpuran anekdoton, unua mo kaj unuaj kisoj. Finfine, la fitraktado al Julien publikiĝas kaj li estas apartigita el sia familio. La historio finiĝas per la mesaĝo de unu el la instruistoj pri infana mistratado, nejusteco, infanaj rajtoj, espero, amo kaj rezistado.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Infanoj[redakti | redakti fonton]

  • Philippe Goldmann - Julien Leclou
  • Bruno Staab - Bruno
  • Geory Desmouceaux - Patrick Desmouceaux
  • Laurent Devlaeminck - Laurent Riffle
  • Sylvie Grezel - Sylvie
  • Pascale Bruchon - Martine
  • Claudio Deluca - Mathieu
  • Franck Deluca - Frank
  • Sebastien Marc - Oscar
  • Richard Golfier - Richard
  • ? - Grégory, bebo

Plenkreskuloj[redakti | redakti fonton]

  • Nicole Félix - patrino de Grégory's mother
  • Chantal Mercier - Chantal Petit, instruistino
  • Jean-François Stévenin - Jean-François Richet, instruisto
  • Virginie Thévenet - Lydie Richet
  • Tania Torrens - Nadine Riffle, harfrizistino, patrino de Laurent
  • Francis Devlaeminck - Monsieur Riffle, harfrizisto, patro de Laurent
  • René Barnerias - Monsieur Desmouceaux, patro de Patrick
  • Katy Carayon - patrino de Sylvie
  • Jean-Marie Carayon - Policestro, patro de Sylvie
  • Annie Chevaldonne - Flegistino
  • Michel Dissart - Monsieur Lomay, policano
  • Michele Heyraud - Madame Deluca, patrino de Mathieu kaj Frank
  • Paul Heyraud - Monsieur Deluca, patro de Mathieu kaj Frank
  • Jeanne Lobre - avino de Julien
  • Vincent Touly - pordisto[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La franclingva titolo estas tradukebla kiel "Pocket Money", sed ĉar estis filmo de Paul Newman nomita Pocket Money, Steven Spielberg sugestis la titolon Small Change por la usona publikigo. Toubiana, Serge. "Steven Spielberg : la master class". arte.tv. Arkivita el la originalo la 12an de Januaro 2012. Alirita la 15an de Januaro 2012.
  2. "L\'Argent de poche (1976) - JPBox-Office".
  3. "Box Office information for Francois Truffaut films". Box Office Story.
  4. Allen, Don. Finally Truffaut. New York: Beaufort Books. 1985. ISBN 0-8253-0335-4. OCLC 12613514. pp. 235-236.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Small Change (film) en la angla Vikipedio.