László Beleznai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Beleznai
Persona informo
Naskonomo Breslmayer László
Naskiĝo 16-an de novembro 1891 (1891-11-16)
en Budapeŝto
Morto 23-an de marto 1953 (1953-03-23) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • naĝisto
vdr

László Beleznai [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beleznai László estis hungara akvopilkisto, naĝisto, olimpiano, advokato. Lia origina familia nomo estis Breslmayer, lia posta nomvarianto estis Beleznay.

László Beleznai[1] naskiĝis la 16-an de novembro 1891 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de marto 1953 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Beleznai akiris juran diplomon supozeble en Scienca Universitato de Budapeŝto? en 1920. En la ekstersporta vivo li estis advokato, sed estis tempo, kiam li havis postenon en la ŝtata administracio.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

László Beleznai inter 1905-1924 estis akvopilkisto kaj naĝisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono kvarfoje en naĝado en 1911 kaj 1912, ankaŭ aŭstra ĉampiono kvarfoje en naĝado en 1910 kaj 1912, dum li apartenis al la hungara nacia naĝteamo en 1912. Kiel akvopilkisto li estis hungara ĉampiono en 1917, dum li apartenis al la hungara nacia akvopilka teamo sepfoje inter 1912-1924. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1912 en akvopilko kaj 2 naĝaj branĉoj sen signifaj rezultoj. Depost 1918 li estis trejnisto kaj havis postenojn en la enlanda kaj eksterlanda sportaj vivoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]