László Bezsilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Bezsilla
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1903 (1903-01-18)
en Budapeŝto
Morto 24-an de julio 1983 (1983-07-24) (80-jaraĝa)
Tombo Rákospalota Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo entomologo
vdr

László Bezsilla [lAslO beĵila], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bezsilla László estis hungara zoologo, entomologo. Lia patro estis Nándor Bezsilla.

László Bezsilla[1] naskiĝis la 18-an de januaro 1903 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de julio 1983.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Bezsilla akiris diplomon (supozeble en Scienca Universitato Péter Pázmány) kaj li laboris ekzemple en Hungara Nacia Muzeo, plantoprotekta esplora instituto, agrikultura muzeo kaj oficejo pri ekipado de lernejoj. Li pensiuliĝis en mezo de la 1950-aj jaroj. Lia ĉeftemo estis la papilioj, hejme li havis privatan ekspozicion-muzeon. Li kolektis ankaŭ aliajn skarabojn, eĉ birdojn kaj mamulojn. La kolektaĵo konsistis el 20 mil da papilioj, 5 mil da skaraboj, 800 da birdoj, 300 da mamuloj. Li estis nomumita papilioreĝo. Li ricevis premiojn inter 1942-1956. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A gyűrűspille hernyója mogyoróbokron (1941)
  • Új lepke aberrációk Budapest környékéről (1943)
  • A gyászpillangó formaköre és új mesterséges változata (1951)
  • Magyarországon előforduló fontosabb kártevő állatok (1953)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]