László Csíki (agronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Csíki
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1897 (1897-08-25)
en Cubleșu Someșan
Morto 13-an de oktobro 1988 (1988-10-13) (91-jaraĝa)
en Keszthely
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ekonomia Akademio
Okupo
Okupo universitata instruisto
vdr

László Csíki [lAslO ĉIki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csíki László estis hungara agronomo, akademia instruisto, bibliotekisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagyajtai [nadjajtai].

László Csíki [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1897 en Hungara reĝlando en Magyarköblös (nuntempa Cubleșu Someșan en Rumanio), li mortis la 13-an de oktobro 1988 en Keszthely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Csíki akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1919. Inter 1921 kaj 1925 li estis asistanto en la akademio, poste lektoro. En 1928 li ekinstruis en Reĝa Agrikultura Akademio de Keszthely. Inter 1932-1944 li laboris en la agrikultura ministerio, poste li revenis al Magyaróvár. En 1946 li estis nomumita universitata profesoro (tiam la akademio funkciis kiel universitato). Post 2 jaroj li pensiuliĝis, sed inter 1954-1967 li estis samloke gvidanto de la biblioteko.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A takarmány helyes konzerválása, raktározása és előkészítése (1936)
  • Mezőgazdasági szakoktatásunk kialakulása, fejlődése és mai helyzete (1941)
  • Intézményünk története a Georgikontól napjainkig (1971)
  • A keszthelyi agrár-felsőoktatás története (1989)

Fontoj[redakti | redakti fonton]