László Dobszay (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Dobszay [lAslO dobsai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobszay László estis hungara kuracisto, profesoro, endokrinologo.

László Dobszay [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1914 en Cserdi. Li mortis la 6-an de aprilo 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Dobszay akiris kuracistan diplomon en 1928 en Universitato de Pécs, pli frue en 1925 li studvojaĝis al kliniko en Vieno. Li laboris en klinikoj de Pécs (1928-1931) kaj de Szeged (1931-1937). En 1936 li estis nomumita privata profesoro. Li gvidis institutojn pri protektado de infanoj komence en Gyula, poste en Budapeŝto, lastfoje li havis ankaŭ postenon en la ministerio. En 1948 li esploris en Londono. En 1954 li estis nomumita hospitalestro (pri infanoj). Li longe okupiĝis pri endokrinologio. Li kandidatiĝis en 1969.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Beiträge zur Physiologie und Klinik der weiblichen Genitalorgane im Kindesalter (1939) - premiita
  • Csecsemőtáplálás (Nutrado de beboj), (1961, la 5-a eldono en 1977)
  • A beteg gyermek (1969) - ĉefredaktoro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.