László Gallé (botanikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Gallé
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de februaro 1908(nun 1908-02-15)
en Hungario Zenta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 4-an de marto 1980
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de BeogradoScienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo likenologo • biologobotanikisto
vdr

László Gallé [lAslO galE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gallé László estis hungara botanikisto, instruisto. Li estis pioniro de la hungara likenesplorado.

László Gallé[1] naskiĝis la 15-an de februaro 1908 en Zenta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Senta en Serbio), li mortis la 4-an de marto 1980 en Szeged (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Gallé maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li studis en universitato en Beogrado inter 1925-1928 kaj Scienca Universitato Ferenc József (1928-1930). Post la pedagogia diplomo li estis asistanto en la universitata instituto en Szeged. En 1936 li ekinstruis en gimnazio, kie li estis gimnaziestro inter 1945-1955. En la sekvaj jaroj li estis inspektoro en pluraj mezlernejoj en Szeged. En 1963 li eklaboris en la urba muzeo, en 1967 li doktoriĝis en la universitato, en 1979 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. En 1970 li pensiuliĝis, sed li esploris ĝis sia morto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Szegedi zuzmóasszociatiók (1930)
  • Növényi rendellenessegek, III. (1955)
  • A szegedi Fehértó zuzmóflórája (1957)
  • Die Flechten des Theiss-Maros Winkels (A Tisza-Maros szög zuzmói) (1967)
  • Die FJechtenvegetation der jugoslawischen Woiwodina (Eine floristische und F1echten-conologische Abhandlung) (1976)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.