László Kazal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kazal
László Kazal en 1960
László Kazal en 1960
Persona informo
Naskonomo Kazal László
Naskiĝo la  27-an de februaro 1911(nun 1911-02-27)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 10-an de majo 1983
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Erzsi Balogh
Okupo
Okupo aktorokantistokomponisto
vdr

László Kazal [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kazal László estis hungara aktoro, kantisto, komikisto. Lia dua edzino estis Erzsi Balogh.

László Kazal

László Kazal [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1911 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de majo 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kazal komence estis simpla laboristo, poste laŭ vespera kurso li akiris diplomon de privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en 1929. Post lernado li estis figuranto, baldaŭ aktoro en diversaj teatroj. Plej ofte li estis komikisto, dancisto, kantisto, anoncisto, bonvivanto en provinco. Ekde 1936 li estis videbla-aŭdebla jam en la ĉefurbo en kabaredoj aŭ teatretoj. Depost la 2-a mondmilito li apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto), inter 1948 kaj 1951 al Gaja Teatro, poste ĝismorte al Gaja Scenejo. Tiutempe li havis rolojn ankaŭ en Hungara Televizio kaj Hungara Radio. En 1965 (kaj poste dufoje) li faris turneojn en Kanado kaj Usono, en 1966 li ricevis premion. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis filinon en 1960.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • 2x2 néha 5 (1954)
  • Micsoda éjszaka! (1958)
  • Nem várok holnapig... (1967)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Pfúj, bíró (1957)
  • Plusz egy fő (1966)
  • Micsoda cirkusz (1974)
  • A Kazal (1981)
  • Nevetni kell, ennyi az egész (1994)

Liaj plej konataj ŝlagroj[redakti | redakti fonton]

  • Szeressük egymást gyerekek
  • Lázár kádár lánya
  • Nem az a fontos az ember hány éves
  • 2x2 néha 5

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de John Alexander kaj Oliver Hardy [2]

Gramafondiskoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]