László Klestinszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Klestinszky
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de junio 1809(nun 1809-06-09)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 30-an de septembro 1889
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dramaturgo • pledadvokato
vdr

László Klestinszky [lAslO kleŝtinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klestinszky László estis hungara advokato, dramisto. Lia nobela antaŭnomo estis kliestinai [klieŝtinai].

László Klestinszky[1] naskiĝis la 9-an de junio 1809 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 30-an de septembro 1889 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Klestinszky frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1832. Post siaj studoj li estis vicprokuroro en Zemplén (historia departemento) ĝis 1838, poste li estis advokato, ekde 1842 ankaŭ honora notario kaj juĝisto. Dum la Hungara revolucio de 1848 li havis plurajn jurajn postenojn en la departemento, post fiasko de la revolucio li denove estis advokato. En 1860 li denove estis prokuroro, en la sekva jaro ĉefjuĝisto en Kassa. Li pensiuliĝis en 1872. Nepre menciindas lia teatra kariero. Ekde la 1830-aj jaroj li aranĝis hungarajn amatorajn teatrajn trupojn en Supra Hungarujo, ili estis konkurencoj de la germanaj teatroj. Li verkis ankaŭ teatraĵojn, foje li estis ankaŭ teatrestro kaj aktoro.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Klestinszky eredeti színjátékai (1836)
  • A kassai magyar színészet 1781-től 1877-ig
  • Kis Károly (dramo)
  • Szigetvár ostroma (dramo, 1830)
  • A szerelem áldozata (teatraĵo, 1836)
  • Magyar játékszíni zsebkönyv (1839)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]