László Orosz (jezuito)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

László Orosz [lAslO oros], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Orosz László (naskiĝis la 18-an de decembro 1697 en Hungara reĝlando en Csicser (nuntempa Čičarovce en Slovakio), mortis la 11-an de septembro 1773 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio)) estis hungara pastro, monaĥo, instruisto, misiisto.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Orosz aliĝis al la jezuitoj en 1716, poste li lernis laŭvice en Trencsén, Graz, Gyöngyös, fine en Vieno en Pázmáneum. En 1726 li pastriĝis, poste li lernis 2 jarojn en Sevilo, la kurso faris misiistojn. En 1729 li venis al Argentino, kie li pasis 4 jardekojn. Li instruis en universitatoj de Bonaero kaj Kordobo (Argentino). Li estis rektoro en 1734, 1738 kaj 1742, foje monaĥejestro. Li vojaĝis resume 5500 km. En la 1740-aj jaroj la ordeno sendis lin al Romo, Madrido kaj Portugalio, sed poste li revenis al Argentino. En 1764 li establis en Kordobo presejon, kiu estis la unua en la nuntempa Argentino, Urugvajo kaj Paragvajo. En 1768 la jezuitoj estis forpelitaj, li revenis al Hungario, kie li estis pastro en Nagyszombat.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Eucharisticon Divo Ignatio de Loyola... (1715)
  • Decades (quinque) Virorum illustrium Paraquariae S. J. ex Historia Provinciae et aliunde depromptae ... (1759)
  • De transmigratione guaranitica (1756) - restis en manuskripto

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]