Saltu al enhavo

László Romics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Romics
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1936 (1936-10-26)
en Érd
Morto 30-an de julio 2011 (2011-07-30) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Romics [lAslO romiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Romics László, estis hungara kuracisto, internisto, profesoro kaj membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2001).

László Romics [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1936 en Érd. Li mortis la 30-an de julio 2011 en Budapeŝto.

Kuracejo Romics László

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Romics studis en Medicina Universitato de Budapeŝto inter 1956-1962, poste li laboris en la universitata hospitalo. En 1982 li estis nomita direktoro en alia malsanulejo, sed post 3 jaroj li revenis al la pli frua hospitalo, krome li iĝis katedrestro en la universitato. Li doktoriĝis en 1994 antaŭ la akademio. Li estis rektoro inter 1996-1999. Li okupiĝis precipe pri efikoj de la manĝado. Li ricevis memormedalojn kaj premiojn inter 1992-2011 (la lastan jam postmorte).

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A lipoprotein frakciók megoszlása arteriosclerosis obliteransban szenvedő férfiakban (1989)
  • Plasma lipoprotein (a) Concentration and Phenotypes in Diabetes mellitus (1993)
  • Lipidszintcsökkentő kezelés és rhabdomyolysis (2003)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

En la urbo Érd kuracejo prenis la nomon "Romics László" (vidu la foton).

Fontoj[redakti | redakti fonton]