László Sterbinszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Sterbinszky
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1944 (1944-03-05)
en Budapeŝto
Morto 19-an de aprilo 2022 (2022-04-19) (78-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Dancarta Altlernejo
Okupo
Okupo dancisto • baleta majstro
vdr

László Sterbinszky [lAslO ŝterbinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sterbinszky László estis hungara baletisto, altlerneja instruisto.

László Sterbinszky [1] naskiĝis la 5-an de marto 1944 en Budapeŝto kaj mortis la 19-an de aprilo 2022.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Sterbinszky akiris diplomon en Ŝtata Baleta Instituto en 1961. Lia plej signifa baleta instruisto estis Ferenc Nádasi. Post siaj studoj li aliĝis al baleta trupo de la Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1971 li atingis la rangon privata baletisto. En 1977 li akiris pli novan diplomon pri baleta instruado. Li instruis baleton en la menciita instituto inter 1968–1983, poste li estis nomumita docento. Samtempe li ne plu baletadis. Ekde 1991 li instruas en baleta trupo de Győr, samtempe en la proksima baleta mezlernejo. Li ricevis premion en 1973.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • A klasszikus balett metodikája (Metodiko de la klasika baleto, 1985)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Asafjev-Zaharov: Baĥĉisaraja fontano - Girej
  • Delibes-Harangozó: Coppélia - Ferenc
  • Haĉaturjan-László Seregi: Spartacus - Krixus, Gad, Crassus
  • Béla Bartók-Haramgozó: La mirinda mandareno - vagabondo
  • Asafjev-Vajnonen: Flamoj de Parizo - Philipp

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.