László Szilágyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Szilágyi
Persona informo
Naskonomo Szilágyi László
Naskiĝo la  2-an de oktobro 1898(nun 1898-10-02)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 6-an de septembro 1942
en Hungario Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto • poeto • scenaristo • libretisto • verkistodramaturgo
vdr

László Szilágyi [lAslO silAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilágyi László estis hungara scenaristo, ĵurnalisto.

László Szilágyi [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1898 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de septembro 1942 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Szilágyi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li iomete studis juron, fine li iĝis ĵurnalisto en 1918. En la sekvaj jaroj li verkis ankaŭ poemojn, novelojn, skeĉojn, la opereto Levendula portis grandan sukceson en 1923. En la sekvaj jaroj li verkis ĉefe libretojn por operetoj kaj scenarlibrojn por filmoj. Li edziĝis en 1934. Nepre menciindas liaj ŝlagrotekstoj: „Negyvenhatos sárga villamoson”, „János legyen fenn a János hegyen”, „Köszönöm, hogy imádott”, „Pá, kis aranyom”, „Lehet könny nélkül sírni”, „Kis kacsa fürdik”, „Éjjel az omnibusz tetején” kaj filmoŝlagroj: Sonĝoaŭto, Hyppolit, la lakeo.

Elektitaj operetaj libretoj[redakti | redakti fonton]

  • Amerika lánya (1924)
  • Eltörött a hegedűm (1928, ankaŭ filmo en Holivudo)
  • Én és a kisöcsém (1933)
  • Mária főhadnagy (1943)

Elektitaj filmaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Tokaji rapszódia (1937, kun Gábor Vaszary)
  • Pepita kabát (1940)
  • Kölcsönkért férjek (1941)

Fontoj[redakti | redakti fonton]