Gábor Vaszary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gábor Vaszary
Gábor Vaszary
Gábor Vaszary
Persona informo
Naskonomo Vaszary Gábor
Naskiĝo la 7-an de junio 1897(nun 1897-06-07)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 22-an de majo 1985
en Svislando Lugano (Svislando)
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj János VaszaryPiri Vaszary
Profesio
Profesio scenaristo • aŭtoroĵurnalistoverkisto
Information icon.svg
vdr

Gábor Vaszary [vasari], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vaszary Gábor estis hungara verkisto, ĵurnalisto, scenaristo, ilustristo. Liaj gefratoj estis János Vaszary (reĝisoro) kaj Piri Vaszary.

Gábor kaj Piri Vaszary

Gábor Vaszary [1] naskiĝis la 7-an de junio 1897 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de majo 1985 en Lugano (Svislando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Vaszary frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Belarta Altlernejo. Li ricevis premion de Societo Szinyei Merse Pál en 1921. Lia majstro estis János Vaszary, sed li finis la studadon kaj li iĝis ĵurnalisto kaj grafikisto en Parizo inter 19241932. Hejmenveninta li estis sukcesa verkisto kaj scenaristo en Budapeŝto, inter 1927 kaj 1943 li verkis 15 popularajn romanojn kun propraj ilustraĵoj. Ekde 1935 liaj spektakloj estis videblaj en la ĉefurbaj teatroj, kie la ĉefrolanto estis Marica Gervay. En kelkaj spektakloj li estis ankaŭ reĝisoro aŭ aktoro aŭ dekoraciisto. En 1947 li disidis, ekde 1949 li vivis en Okcidenta Germanio. En 1952 li laboris en Radio Libera Eŭropo, poste li vivis plu en Svislando.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mesekönyv (1928)
  • Monpti (romano, 1934; tradukita ankaŭ al 28 lingvoj, trifoje ĝi estis filmita)
  • Tavaszi eső (romano, 1941)
  • Adieu, mon amour (romano germane, 1950)
  • Die nächste Liebe, bitte (romano germane, 1968)
  • Man nannte sie Céline (romano germane, 1975)

Elektitaj teatraj spektakloj[redakti | redakti fonton]

  • Az ördög nem alszik (1946, 1948, 1987, 1990, 1992, 2001–2002, 2011); ankaŭ filmo
  • Bubus (1948–1949, 1982, 1985, 1991, 1998, 2004, 2009)
  • Ki van odafenn? (1986)
  • A vörös bestia (2005–2006)

Elektitaj filmaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Tokaji rapszódia (1937)
  • Egy éjszaka Erdélyben (1941)
  • Monpti (1957)

Fontoj[redakti | redakti fonton]