Piri Vaszary
Piri Vaszary | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Vaszary Piroska |
Naskiĝo | 19-an de majo 1901 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de oktobro 1965 (64-jara) en Palma de Majorko |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | János Vaszary • Gábor Vaszary |
Edz(in)o | Árpád Horváth |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Piri VASZARY [vasari], hungare Vaszary Piri estis hungara aktorino. Ŝiaj fratoj estis Gábor Vaszary kaj János Vaszary (reĝisoro). Piri Vaszary naskiĝis, kiel Vaszary Piroska la 19-an de majo 1901, Budapeŝto - mortis la 2-an de oktobro 1965, Palma de Mallorca.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Piri Vaszary finis aktoran lernejon en 1920 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron. Ŝi apartenis al diversaj ĉefurbaj teatroj, ekzemple al Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1926-1935. Laŭvice en 1928, 1929 kaj en 1932 ŝi edziniĝis, baldaŭe havanta 2 gefilojn. En 1944 ŝi forlasis la landon kaj vivis en Germanio, Francio, Hispanio, Argentino, Venezuelo kaj en Kanado. Inter 1948-1954 ŝi rolis en hungara teatro en Argentino, en 1959 same en Venezuelo.
Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 97 filmoj inter 1930-1944, ekzemple Az új rokon (La nova parenco), 1934; Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1935); A kölcsönkért kastély (La prunteprenita kastelo), 1937; Erdélyi kastély (Transilvania kastelo), 1940; Katyi (Katyi), 1942
- Frühjahrparade (aŭstra filmo en 1934)
- Printempa parado (germana filmo en 1935)
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig (Estu bona ĝismorte)