László Vígh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Vígh [lAslO vIg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vígh László estis hungara biokemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 2004, ordinara en 2010) de Hungara Scienca Akademio.

László Vígh [1] Arkivigite je 2014-03-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 6-an de februaro 1950 en Magyarszerdahely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Vígh frekventis gimnazion en Nagykanizsa, universitaton en Szeged. Li jam dum la studentaj jaroj en 1973 li partoprenis en laboro de biologia instituto, post la diplomo li evidente restis tie. Baldaŭe li longe studvojaĝis al Nederlando. En 1991 li doktoriĝis el biologio. Inter 1994-2004 li estis direktoro de la biologia instituto. Li instruis eksterlande en Parizo, Austin, Santa Cruz (Kalifornio) kaj Japanio. Li iĝis titulara profesoro en 2005. Li okupiĝas precipe pri membranoj kaj stresoj. Li ricevis premiojn en 1998 kaj 2012.

Fontoj[redakti | redakti fonton]