László Vikár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Vikár
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1929 (1929-06-08)
en Szombathely
Morto 12-an de majo 2017 (2017-05-12) (87-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano András Vikár
Okupo
Okupo muzikhistoriisto • universitata instruisto • muzikinstruisto • muzikologo • folkloristo
vdr

László Vikár [lAslO vikAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vikár László estis hungara muzikhistoriisto, altlerneja instruisto, popolkanto-kolektanto. Lia filo estis András Vikár.

László Vikár [1] naskiĝis la 8-an de junio 1929 en Szombathely, li mortis la 12-an de majo 2017.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Vikár frekventis eklezian gimnazion inter 1939-1947 en Gödöllő, poste li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1947-1956 (li akiris 2 diplomojn). Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály, Jenő Ádám, Lajos Bárdos kaj Zoltán Vásárhelyi. Jam ekde la studentaj jaroj inter 1952-1960 li kolektis 4400 hungarajn popolkantojn en Hungario, Supra Hungarujo kaj Transilvanio. Inter 1957-1979 li kolektis popolkantojn ĉe Volga, Ĉuvaŝio, Tatarstano, Baŝkirio kaj Mariio. Li estis en tiuj lokoj, kie vivis prahungaroj aŭ tiuj popoloj estis lingvoparencoj aŭ najbaraj popoloj. Inter 1956-1960 li estis aspiranto de Zoltán Kodály, en 1961 li kandidatiĝis, en 1989 li doktoriĝis. Se li ne kolektis aŭ lernis, li laboris en instituto de Hungara Scienca Akademio (1960–1995). Li ankaŭ instruis en la Muzikarta Altlernejo inter 1970–2003, en 1982 li atingis la instruan rangon docento. Inter 1960-1995 li estis preleganto en usonaj kaj kanadaj universitatoj. Li ricevis premiojn inter 1976-2011. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn inter 1953-1960.

Liaj elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Cheremis folksongs 1971
  • Chuvash folksongs 1979
  • Erdők éneke. Finnugor népek 100 népdala / Metsien laulu / Songs of the forest / Pesznya leszov 1985
  • Songs of the Wood 1985
  • Votyak folksongs 1989
  • A volga-kámai finnugorok és törökök dallamai 1993
  • Tatar folksongs 1999
  • Röpülj, madár, röpülj... 160 karádi népdal 2000
  • Volgán innen, Volgán túl. Naplójegyzetek a magyar őshaza vidékéről 2002
  • Dunán innen, Dunán túl. Gyűjtőnapló 1952. január 17–1964. május 1.2003

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]