Zoltán Vásárhelyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Vásárhelyi
Persona informo
Naskonomo Vásárhelyi Zoltán József
Naskiĝo 12-an de marto 1900 (1900-03-12)
en Kecskemét
Morto 27-an de januaro 1977 (1977-01-27) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Zoltán Vásárhelyi
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • muzikinstruisto
vdr

Zoltán Vásárhelyi, hungare Vásárhelyi Zoltán estis hungara dirigento, korusestro, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Zoltán Vásárhelyi (dekstre)

Zoltán Vásárhelyi [1] naskiĝis la 2-an de marto 1900 en Kecskemét - mortis la 27-an de januaro 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Vásárhelyi frekventis gimnazion en Kecskemét, dume li lernis violonadon. Poste li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto, kie li lernis ankaŭ komponadon de Leó Weiner kaj Zoltán Kodály. Baldaŭe li muzikadis en Estonio kaj Norvegio. En 1926 li revenis kaj ekinstruis muzikon en muziklernejo de Kecskemét. Baldaŭe li fondis koruson. Dum la 2-a mondmilito li instruis en la Muzikarta Altlernejo en Budapeŝto. Li iĝis fama dirigento de diversaj korusoj, dume li instruis la dirigentadon. Li ricevis premion Kossuth en 1949, poste ankaŭ aliajn 2 premiojn.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]