László Vizi
László Vizi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1958 (64-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
László VIZI (VIZI László) (n. 1959) estas hungara esperantisto.
Li eklernis esperanton en 1983, partoprenis la fondadon de la esperanto-asocio Szuperintenzív Eszperantó Oktatási Egyesület "Fiŝklubo" kaj aktivadis tie komence kiel teknika kunlaboranto, poste kiel help-instruisto kaj la mentoro de la lernantoj ĝis 1997.
En 1997 dum kelkaj monatoj li laboris en la redaktejo de Eventoj, poste li laboris ĉe Hungaria Esperanto-Asocio. Tie li instruis Esperanton, cetere administris la oficejon kaj librovendejon.
László Vizi estis kunverkinto de la libro "Sinpreparo por la Esperanta lingvoekzameno". (ISBN 9635714602) [1] (4934 /2002.) kaj kontribuanto de kelkaj aliaj lernolibroj, vortaroj ktp. ĉe Kultura Esperanto Asocio.
Li ellaboris la frazanalizan sencodifinan tradukmetodon kaj instruas ĝin kiel la unusola ĝis nun (2009.10.26.)