László Wagner (agronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Wagner
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de majo 1841(nun 1841-05-28)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 2-an de julio 1888
en Aŭstrio Gossensaß (Tirolo, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Dániel Wagner
Okupo
Okupo agronomo • profesoro
vdr

László Wagner [lAslO vagner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wagner László estis hungara agronomo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis zólyomi [zOjomi] ekde 1886, lia patro estis Dániel Wágner (1800).

László Wagner[1] naskiĝis la 28-an de majo 1841 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 2-an de julio 1888 en Gossensaß (Tirolo, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Wagner maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li studis en Joseph Polytechnicum inter 1858-1861. Post la diplomo li estis agronomo en pluraj bienoj. En 1865 li studvojaĝis al Germanio, kie li rigardis la vinproduktojn, post jaroj en Francio la ĉampanojn. En 1868 li ekinstruis en la Polytechnicum (jam Reĝa Universitato palatino József) ĝismorte. En tiu periodo li partoprenis en redaktadoj de agronomiaj gazetoj. En 1871 li duele pafis viron, poste li estis kondamnita kaj estis en prizono jaron, sed poste li daŭris la instruadon. Li ricevis la titolon kavaliro en 1865 kaj eksterlandajn, ankaŭ hungarajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A természettan elvei, alkalmazásukban a gazdászatra, különös tekintettel Magyarország... (1868)
  • Gazdasági műszaki vegytan (1870)
  • Landwirthschaftslehre. I. Landwirthschaftliche Pflanzen-Produktionslehre. (1874)
  • A szőlők megóvása tavaszi fagy ellen (1875)
  • Handbuch der Tabak- und Cigarrenfabrikation. 3... (1871, 5-a eldono en 1888)
  • Keményítő, dextrin és szőlő-czukor monographiája (ankaŭ germane kaj angle)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]