László Záborszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

László Záborszky [lAslO zAborski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Záborszky László, en Usono konata Laszlo Zaborszky estas hungara-usona biologo, profesoro, membro (honora en 2007) de Hungara Scienca Akademio.

László Záborszky [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Záborszky ricevis diplomon (MD) en medicina universitato en sia naskiĝurbo en 1969, sed pli frue ekde 1966 li instruis anatomion en instituto. Li akiris sciencan gradon PhD en 1981, DSc en 1999. Pro invito inter 1981-1992 li laboris en Usono. En 1993 li laboris en instituto de Rutgers, krome li instruis en universitatoj de Würzburg (en la studjaro 1973) kaj Göttingen. Li ricevis premiojn inter 3 1970-2013.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • EEG correlation of the discharge properties of identified neurons in the basal forebrain (2000)
  • Three-dimensional chemoarchitecture of the basal forebrain: spatially specific association of cholinergic and calcium binding protein-containing neurons (2005)
  • Reduction of basal forebrain cholinergic system parallels cognitive impairment in patients at high-risk to develop Alzheimer’s disease (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.