LAPE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el L.A.P.E.)
LAPE
flugkompanio vd
Dum 1932 - 1-a de aprilo 1939
Sidejo Madrido
Lando Hispanio
vdr
Ford 4-AT-F (EC-RRA) de la Hispana Respublika Aerlinio, L.A.P.E..

La Líneas Aéreas Postales Españolas (LAPE, Hispanaj Poŝtaj Aerlinioj) estis hispana aerlinio fondita en 1932, dum la epoko de la Dua Hispana Respubliko.[1][2] Ĝi malaperis post la fino de la Hispana Enlanda Milito.

Inter 1932 kaj 1933 la aerservoj de LAPE estis limigitaj al linioj Madrido-Sevilo kaj Madrido-Barcelono. En marto 1934 rekomencis la flugoj al Kanarioj kaj post kelkaj monatoj inaŭguriĝis la Linio Madrido-Valencio. La venontan jaron estis ankaŭ linioj Barcelono-Palma de Mallorca, Barcelono-Valencio kaj Valencio-Palma de Mallorca, kvankam ili suferis kelkajn interrompojn. En junio 1936 (tuj antaŭ la Enlanda Milito) la vojo al Kanarioj inkludis konektojn inter Las Palmas kaj Tenerife.[3]

Post la eko de la Enlanda Milito la kompanio plue funkciis intermite, kvankam granda parto de la aviadiloj de la floto estis konfiskita de la Aerforto de la Respubliko kaj uzitaj kiel milittransportiloj.[4] LAPE plue funkciigis la ligon de punktoj de la respublika zono kun ĉefa sidejo en Madrid-Barajas, kaj la Linio Madrido-Barcelono plue funkciis kaj eĉ etendis ĝis Tuluzo. Funkciis ankaŭ aerlinio inter Madrido kaj Santandero (kiu estis izolita disde la respublika zono) ĝia meze de 1937, kiam ankaŭ tiu regiono falis en manoj de la ribela flanko. Tamen, la aerbataloj ĉirkaŭ Madrido okazigis nombrajn problemojn al la pilotoj de la LAPE, kio devigis anstataŭi la linion Madrido-Barcelono por la ligo Barcelono-Albacete. Fine de februaro 1939 la kolonelo Núñez Mazas koncentris la floton de aviadiloj de LAPE en Monóvar, por havi ilin kontrolita kaj eviti ke ili falu en manoj de la malamiko.[5] Tio permesis la evakuadon de nombraj estroj, militistoj kaj funkciuloj respublikanaj en la lastaj tagoj de la milito.[6] Post la malvenko de la Respubliko, la kompanio malaperis kaj la ceteraj aviadiloj de la floto de LAPE estis refarbitaj montrante la simbolojn de Iberia.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alas de la República: CLASSA, LAPE (1934) Alirita la 13an de januaro 2020.
  2. «Histaer - Líneas Aéreas Postales Españolas (L.A.P.E.)». Arkivita el la originalo la 10an de decembro 2004. Alirita la 13an de januaro 2020.
  3. M. Teresa Suero Roca (1981), Militares republicanos de la Guerra de España, pp. 296-297
  4. «LAPE Poster with Airline Network». Arkivita el la originalo la 26an de decembro 2013. Konsultita la 13an de januaro 2020.
  5. M. Teresa Suero Roca (1981), Militares republicanos de la Guerra de España, p. 308
  6. Suero Roca (1981)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Utrilla Navarro, Luis; García Cruzado, Marcos (2005). Madrid: Aeropuertos Españoles y Navegación Aérea, S.A., eld. Historia de los Aeropuertos de Madrid (I). ISBN 8496456315.
  • A. Benito Ruiz de Villa. Transporte Aéreo. Publicaciones de la ETSIA
  • M. Abejón. El transporte en la sociedad actual. Aula abierta Salvat Editores