Trient VS
- La mallongigo VS en Trient VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Trient. |
Trient | |
---|---|
Blazono de Trient | |
Trient | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Martigny |
Koordinatoj | 46° 3′ 25″ N 6° 59′ 42″ O / 46.05694 °N, 6.99500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 3′ 25″ N 6° 59′ 42″ O / 46.05694 °N, 6.99500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 148 |
Areo | 39,56 km² |
Alteco | 1300 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1929 |
Komunumkodo | 6142 |
Situa mapo de Trient | |
Trient estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 148 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de la komunumo estas Gillot.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Trient situas en la franclingva Suba Valezo norde de la montmasivo de Monto Blanka apud la limo al Francio. Tra la komunumo fluas la rivereto Trient, alfluanto de Rodano, kiu fontas sur al komunuma teritorio el la Trient-Glaĉero. La komunumo konsistas el entute 22 vilaĝetoj el inter kiuj la ĉefloko Gillot, Les Jeurs, Forclaz, Tissot, Les Perreires, Praillon, La Berte, Le Peuty, Vers-les-Ponts, Le Taque kaj Cretton.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 39,56 km², de kiuj 31,2% estas kovritaj de arbaro, 11,0% servas por agrikulturo kaj 0,9% por setlado. Pli ol la duono de la komunuma teritorio estas kovrita de altmontara dezerto kaj glaĉeroj. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Trient limas en nordoriento al Martigny-Combe,en sudoriento al Orsières, en sudo al Chamonix-Mont-Blanc (Francio), en sudokcidento al Vallorcine (Francio), en okcidento al Finhaut, kaj en nordnordokcidento al Salvan.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Trient pasas la kantona ĉefvojo n-ro 203 de Martigny trans Forclaz-Pasejo al Chamonix en Francio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 15 kilometrojn norde de la komunumo apud Martigny. Per la poŝtaŭtolinio de Martigny ĝis la svisa landlimo en Châtelard la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Trient datiĝas el la jaro 1025 kiel Trioncia. Dum mezepoko kaj ĝis en la 19-a jarcento Trient apartenis al la komunumo Martigny kaj poste Martigny-Combe, kaj dividis ties historian sorton. En la jaro 1899 post bloto Trient estis disigita de Martigny-Combe kaj fariĝis memstara komunumo.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Trient
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Trient – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
La preĝejo de Trient kaj en la fono Monto Blanka
-
Vilaĝeniro de Trient
|