Trient VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Perreires)
- La mallongigo VS en Trient VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Trient.

Trient
Blazono de Trient
Blazono de Trient
Blazono de Trient
Trient
Trient
Trient
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Martigny
Koordinatoj  46° 3′ 25″ N 6° 59′ 42″ O / 46.05694 °N, 6.99500 °O / 46.05694; 6.99500 (mapo)Koordinatoj: 46° 3′ 25″ N 6° 59′ 42″ O / 46.05694 °N, 6.99500 °O / 46.05694; 6.99500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 148
Areo 39,56 km²
Alteco 1300 m super marnivelo
Poŝtkodo 1929
Komunumkodo 6142
Mapo de Trient
Mapo de Trient
Situa mapo de Trient
vdr

Trient estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 148 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de la komunumo estas Gillot.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Trient situas en la franclingva Suba Valezo norde de la montmasivo de Monto Blanka apud la limo al Francio. Tra la komunumo fluas la rivereto Trient, alfluanto de Rodano, kiu fontas sur al komunuma teritorio el la Trient-Glaĉero. La komunumo konsistas el entute 22 vilaĝetoj el inter kiuj la ĉefloko Gillot, Les Jeurs, Forclaz, Tissot, Les Perreires, Praillon, La Berte, Le Peuty, Vers-les-Ponts, Le Taque kaj Cretton.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 39,56 km², de kiuj 31,2% estas kovritaj de arbaro, 11,0% servas por agrikulturo kaj 0,9% por setlado. Pli ol la duono de la komunuma teritorio estas kovrita de altmontara dezerto kaj glaĉeroj. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Trient limas en nordoriento al Martigny-Combe,en sudoriento al Orsières, en sudo al Chamonix-Mont-Blanc (Francio), en sudokcidento al Vallorcine (Francio), en okcidento al Finhaut, kaj en nordnordokcidento al Salvan.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Trient pasas la kantona ĉefvojo n-ro 203 de Martigny trans Forclaz-Pasejo al Chamonix en Francio. La plej priksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 15 kilometrojn norde de la komunumo apud Martigny. Per la poŝtaŭtolinio de Martigny ĝis la svisa landlimo en Châtelard la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Trient datiĝas el la jaro 1025 kiel Trioncia. Dum mezepoko kaj ĝis en la 19-a jarcento Trient apartenis al la komunumo Martigny kaj poste Martigny-Combe, kaj dividis ties historian sorton. En la jaro 1899 post bloto Trient estis disigita de Martigny-Combe kaj fariĝis memstara komunumo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Trient

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]