La Fura dels Baus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Fura dels Baus
teatra ensemblo • muzika grupo
Komenco 1979 vd
Situo Barcelono
Agareo

teatra arto

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Fura dels Baus estas hispana kompanio de teatro kreita en 1979 fare de Marcel·lí Antúnez Roca, Carlus Padrissa, Pere Tantinyà, Quico Palomar kaj Teresa Puig.[1] Memdifinitaj kiel teatra trupo «de fricción» (frotema) kiu celas scenejan spacon for de tiu tradicia, kies diversaj produktoj evoluis per mikso de elementoj de imagopovo, agadarto (performance), mekatroniko kaj instalaĵoj de granda spektakleco, en teatra kunteksto de kolektiva kreado.[2][3]

La kompanio funkcias kiel arta entrepreno de grandaj spektakloj,[4] kiu integras diversaj elementojn de teatro de teksto, cifereca teatro, opero kaj kino. Ĝia teamo estas integrita foje per centoj da personoj, inklude aktorojn, atletojn, ĵonglistoj, teknikistoj, dezajnistoj, administristoj kaj kunlaborantoj, inter aliaj.[5]​ Inter la membroj plej famaj estas, krom la fondintoj, Àlex Ollé, Miki Espuma, Jürgen Müller, Pep Gatell, Jordi Arús, Hansel Cereza, Michael Summers, Quico Palomar, Teresa Puig kaj Mireia Romero. Inter famaj kunlaborantoj estas la aktoro Eduard Fernández, ricevinto de Goja-premio pro sia ludado en Fausto 5.0.[6][7]

Entute ĝia agado sumis en 2005 ĉirkaŭ tri mil ludojn kaj ĉirkaŭ tri milionojn de spektantoj.[8]

La nomo de la kompanio estas netradukebla, rezulto de vortoludo kiu nur "bone sonis", kiel klarigita de membroj en grupa intervjuo kun Francisco Cerezo en 1985.[9]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Dekomencaj kaj propraj «furaj» spektakloj[redakti | redakti fonton]

Inter la spektakloj «furecaj» menciindas jenaj:[10]

  • 1984: Accions
  • 1985: Suz o Suz
  • 1988: Tiermon
  • 1990: Noun
  • 1994: MTM
  • 1996: Manes
  • 1999: Furamòbil
  • 2000: Obs
  • 2002: XXX
  • 2007: Imperium
  • 2010: Degustación de Titus Andronicus
  • 2010: Origens
  • 2018: 'M A N E S' 2018 (Teaser)

Spektaklegoj kaj specialaj eventoj[redakti | redakti fonton]

La Fura dels Baus realigis spektaklegojn kaj specialajn eventojn, inter aliaj:[11]

  • 1992: Mediterráneo, mar olímpico (Malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 1992)
  • 1996: Pepsíclope
  • 1997: Simbiosis
  • 1999: L'home del mil·leni
  • 2001: La navaja en el ojo
  • 2002: La Divina Comedia
  • 2005: Al-mariyat Bayyana (Malferma ceremonio de la Mediteraneaj Ludoj de 2005)
  • 2007: Inauguración del mundial de ciclismo en pista cubierta
  • 2007: Cutty Sark Shangai-London
  • 2010: Apertura del Harare International Festival of the Arts
  • 2010: The Experience
  • 2011: Up-Flors Còsmiques

Operoj (surscenejigo)[redakti | redakti fonton]

La trupo faris ankaŭ surscenejigon de operoj:[12]

  • 1996: L'Atlàntida
  • 1997: El martiri de Sant Sebastià
  • 1999: La condenació de Faust
  • 2000: DQ, Don Quijote en Barcelona
  • 2002: La sinfonía fantástica
  • 2003: La flauta mágica
  • 2007: El oro del Rhin
  • 2007: La Valquíria
  • 2008: Sígfrid
  • 2008: Gotterdammerung
  • 2009: El gran macabre
  • 2009: L'ocàs dels déus
  • 2010: Rise and fall of the city of Mahagonny (en la Teatro Real)
  • 2010: Tannhäuser
  • 2010: Carmina Burana
  • 2011: Sonntag aus Licht
  • 2011: Quartett
  • 2011: Oresteïa
  • 2011: Orfeo y Eurídice (kun la orkestro BandArt)[13]
  • 2013: Aida (Festivalo de Verono)

Teatro[redakti | redakti fonton]

Inter spektakloj por scenejo de teatreja tipo estas jenaj:[14]

  • 1998: "Ombra"
  • 1999: F@ust 3.0
  • 2001: "XXX"
  • 2001: Las Troyanas
  • 2005: Metamorfosi
  • 2008: Boris Gudonov
  • 2010: Window of the City
  • 2010: "RES"
  • 2011: Terra Baixa reloaded
  • 2014: "Temptacions"
  • 2017: "Free Bach 212"
  • 2018: "The Fall of the King" ("Kongens Fald")

Kino[redakti | redakti fonton]

Por kino La Fura faris jenon:[15]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

La Fura eldons muzikon en diska formato:[16]

  • Ajöe (maxi single)
  • Suz (sonkasedo)
  • Erg (sonkasedo)
  • Noun (vinilo)
  • M.T.M. (KD-ROM)
  • KRAB (KD)
  • Manes (KD)
  • Simbiosis (KD)
  • Accions (KD)
  • Fausto 3.0 (KD)
  • fmol (KD)
  • Ombra (KD)
  • XXX (KD)

Aliaj formatoj[redakti | redakti fonton]

  • 2004-2007: Naumaquia (itinera spektaklo en norvega ŝarĝoŝipo Arold, konvertita en 2004 en «Naumon», flosanta centro de teatraj artoj.[17]
  • 2008: Adéu a la tele (ekspozicio)
  • 2008: La ciudad inventada (programo de spektakloj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oficiala retejo Alirita la 30an de januaro 2024.
  2. "Antúnez, Marcelí", en La Enciclopedia, vol. 1, Salvat - El País, Madrid, 2003, pp. 791-792.
  3. Gómez García, Manuel (1997). Diccionario del teatro. Madrid, Ediciones Akal. pp. 334-334. ISBN 8446008270.
  4. Oliva, César kaj Torres Monreal, Francisco (2002). Historia básica del arte escénico. Cátedra, Madrid. p. 432. ISBN 84-376-0916-X.
  5. «La Fura dels Baus 1979-2005». Universidad de Valencia. Konsultita la 3an de decembro 2015.
  6. Premios Goya (22a de decembro 2016), Eduard Fernández, Mejor Actor Protagonista en los Goya 2002, konsultita la 27an de decembro 2016.
  7. «La Fura dels Baus huye de la teatralidad en 'Fausto 5.0'». EL PAÍS. 19a de oktobro 2001. Konsultita la 27an de decembro 2016.
  8. «La Fura dels Baus 1979-2005». Universitato de Valencio. Konsultita la 3an de decembro 2015.
  9. Francisco Cerezo, Institut del Teatre (Eld.). (Decembro 1986). “Accions” i la Fura dels Baus (Vol. 28). Edicions 62.
  10. Lenguaje furero, alirita la 19an de marto 2020 en retejo La Fura dels Baus
  11. Macroespectáculo alirita la 19an de marto 2020 en la retejo La Fura dels Baus.
  12. Ópera alirita la 19an de marto 2020 en la retejo de La Fura dels Baus.
  13. Pujol, Xavier, La música amansa a La Fura alirita la 30an de novembro 2016 en El País, 31a de julio 2011.
  14. Espectáculo de escenario alirita en 19a de marto 2020 en la retejo de La Fura dels Baus.
  15. Fausto 5.0 alirita la 19an de marto 2020 en la retejo de La Fura dels Baus.
  16. Música alirita en 19a de marto 2020 en la retejo de La Fura dels Baus.
  17. El Naumon de La Fura dels Baus. Konsultita en decembro 2013

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Fura dels Baus en la hispana Vikipedio.